André Citroën
From Wikipedia, the free encyclopedia
André Gustave CITROËN (naskiĝinta la 5-an de februaro 1878(nun 1878-02-05) en Parizo, 9a distrikto, ĉe numero 44 de la strato Laffitte, mortinta la 3-an de julio 1935 en Parizo 16a distrikto) estIs inĝeniero politeknika franca, pioniro de la aŭtomobila industrio, fondinto de la aŭtomobila industria imperio Citroën en 1919.
André Citroën | |
---|---|
André Citroën en 1932. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5an de februaro 1878 en en 9a distrikto de Parizo |
Morto | 3an de julio 1935 en en 16a distrikto de Parizo |
Mortokialo | Stomaka kancero |
Tombo | Tombejo de Montparnasse, 28 |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Klereco | Politeknika lernejo |
Alma mater | Lycée Condorcet Gimnazio Louis-le-Grand Franca Politeknika Lernejo |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Lévi Citroen (en) |
Patrino | Amelia Kleinmann (en) |
Frat(in)o | Fernande Citroën (en) |
Edz(in)o | Georgina Bingen (en) |
Infanoj | Bernard Citroën (en) , Jacqueline Citroën (en) |
Okupo | |
Okupo | Industriulo Citroën |
Distingoj |
Parko André-Citroën Komplementoj Li ricevas la Honoran legion en 1931. |
---|
Estas unu el la plej gravaj figuroj de la aŭta industrio. Lia verko superas la francajn limojn tial ke la metodoj de produktado kaj de merkatiko grandskalaj kiujn li enkondukis, revoluciigis la fakon.[1] Usono, kie inventiĝis la moderna produktado de la aŭtomobilo, fariĝis la referenco de André Citroën. Li deziris esti la « eŭropa Henry Ford », aplikante la metodojn de "fordismo" aldonitaj al la postulo kaj la teknika novigo, kaj konstrui popularan aŭton por disponigi la aŭtomobilon je la atingo de la plej granda kvanto de personoj.[2]
André Citroën ne elstariĝis kiel aŭta inĝeniero, sed kiel industriulo. Lia mastrumado de la entreprenarto kaj lia karismo pli ol lia « genio de la inventado » permesis al li ĉirkaŭi sin de grandaj homoj kaj de talentoj de la epoko. Li sciis kiel motivigi ilin danke al rilatulemo senkompara.[2] Li same sciis alporti la teknikajn evoluojn en Eŭropo, ĉefe de Germanio, kaj de la alia flanko de Atlantiko. André Citroën nek estis tiu kiu inventis la antaŭan tiron nek la unua kiu surmerkatigis aŭton dotitan de tiu tekniko; sed la firmao ĝustigis samkinetan junton pli simplan kaj pli fidindan ol ĝiaj antaŭuloj. La aŭtoj "Citroën 7, 11 kaj 15", estis aŭtoj de «antaŭa tiro» kaj estas la unuaj aŭtoj kiuj popularigis tiun teknikon, je la punkto fariĝi en la komuna lingvo la « Tiroj » (les «Tractions»). Li estas ankaŭ fama por sia amaskomunikila arto, ekzemple okaze de la eksterordinara kampanjo organizita dum la ekvendado de la Tiro Antaŭa. La slogano «Antaŭen!» fariĝis la simbolo de la firmao.[2]
Malgraŭ tiuj multnombraj kvalitoj, la gusto por la grandeco de André Citroën kaj la tro rapida ekspansio de lia firmao kondukis la firmaon Citroën al bankroto, kaj poste al ĝia akiro per Michelin por eviti la ruiniĝon.