hungara aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
András Máté Gömöri [andrAŝ gomori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gömöri András Máté estas hungara muzikalkantisto, korpokulturisto. Lia edzino estis Lilla Polyák ekde 2018.
András Máté Gömöri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1992 (32-jaraĝa) en Szikszó |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2017–2020) |
Familio | |
Edz(in)o | Lilla Polyák (2018–) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
András Máté Gömöri[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1992 en Szikszó.
András Máté Gömöri maturiĝis en teknika mezlernejo en 2011, sed li jam estis infana aktoro de Nacia Teatro (Miskolc) en 2004. Li studis en la teatra jaro 2011 en aktorakademio de Teatro Magyar. Li membriĝis en 2012 en Operetoteatro (Budapeŝto), samtempe li studis loke en la studio. Li akiris diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2020, lia ĉefinstruisto estis Csaba Kiss. Intertempe li edziĝis, la geedza paro vivis en Dunakeszi (aglomeraĵo de Budapeŝto). Tiutempe li komencis okupiĝi ankaŭ pri korpokulturado, ekde 2019 li atingis tre bonajn rezultojn kaj enlande kaj eksterlande.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.