Anda kondoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kondoro estas la nomo por du birdaj specioj de unu el la du grupoj el la familio de Katartedoj. La alia estus nome la katartoj. La kondoroj estas la du plej grandaj flugantaj birdoj en la Okcidenta Hemisfero.
- La Anda aŭ Sudamerika kondoro, Vultur gryphus, vivas en Andoj kiu situas en la Neotropiso.
- La Kalifornia kondoro, Gymnogyps californianus, vivas en okcidenta marbordo de Usono, do en la Nearktiso.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Anda kondoro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kondoro en Nuremburga Zooĝardeno | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Vultur gryphus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Kvankam same ili estas kadavrovoruloj kiel Malnovmondaj vulturoj, tiuj du specioj de familio Katartedoj aŭ Novmondaj vulturoj tute rilatas plie al Cikonioformaj birdoj kaj ne tiom al la Malnovmondaj vulturoj kiuj apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aglojn, akcipitrojn kaj milvojn. Tiuj du birdoj, kvankam sufiĉe malsimilaj por havi du malsimilajn genrojn, estas tre rilataj inter si.