From Wikipedia, the free encyclopedia
Anastasija Eduardovna BABUROVA (naskiĝis la 30-an de novembro 1983 en Sebastopolo, murdita la 19-an de januaro 2009 en Moskvo) estis rusa ĵurnalistino de Новая Газета (Nova Gazeto), anarkiista aktivulino.
Anastasija Baburova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1983 en Sebastopolo |
Morto | 19-an de januaro 2009 (25-jaraĝa) en Moskvo |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | Sebastopolo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio Sovetunio Ukrainio |
Alma mater | fakultato de ĵurnalismo de la Moskva ŝtata universitato |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto aktivulo anarkiisto |
Studentino de ĵurnalistiko ĉe Moskva Ŝtata Universitato. Ŝi aktivis en la movado "Alia Rusio" esplorante agadon de naziaj grupoj. Kunlaboris kun anarkiista organizaĵo "Aŭtonomia Kampanjo". Ŝi estis murdita kune kun alia ĵurnalisto, konata rusia advokato Stanislav Markelov la 19-an de januaro 2009. Ŝi estas la kvara murdita ĵurnalistino laboranta por la gazeto. Laŭ rusia analizisto Pavel Felgenhauer detaloj de la murdo indikas, ke oni faris ĝin laŭ interna ordono de la rusia sekureca servo FSB.
Post la murdo en Rusio mem kaj en Germanio kaj Pollando okazis protestoj kontraŭ reprezalioj en Rusio.
Pollingvaj artikoloj kun fotoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.