politika filozofio From Wikipedia, the free encyclopedia
Anarkiismo aŭ anarĥiismo (de la greka ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), "sen regnestroj"[1]) estas politika filozofio kiu inkluzivas teoriojn kaj sintenojn, kiuj malakceptas devigan registaron (nome la ŝtaton) kaj subtenas ĝian malestigon, ofte pro pli ampleksa malakcepto de nevolonta aŭ porĉiama aŭtoritato. La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko (The Concise Oxford Dictionary of Politics) difinas anarkiismon kiel "grupon da ismoj kaj sintenoj centrigitaj sur la kredo ke registaro kaj malutilas kaj nenecesas." Tiu manko (malakcepto de ŝtataj strukturoj), laŭ plej diversaj anarkiismaj skoloj, devas esti kompensataj per elbaza organizado, tio estas ekkontrolo fare de bazaj organismoj, institucioj kaj strukturoj de ĉefe la laborrimedoj (produktadrimedoj kiel bazo de ekonomio), sed ankaŭ de sansistemo, eduksistemo, transporto ktp. Tiudirekte konata moto ŝatata de anarkiistoj estas "Anarkio estas plej alta esprimo de ordo". La sociigo de ekzemple sansistemo aŭ eduksistemo levis polemikon inter la propraj anarkiismaj tendencoj ĉu akcepti aŭ ne ŝtatigon de tiuj sistemoj male al permesi privatigon: akcepti ŝtatigon supozus ian akcepton de malŝatata ŝtato, sed malakcepti ĝin supozus iel favori privatigon, kiel bazo de noveliberalisma kapitalismo, ankaŭ malŝatata de ĉiuj anarkiismaj tendencoj.
Anarkiismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
politika ideologio politika movado skolo filozofia skolo | |||||
| |||||
Estas multaj specoj kaj tradicioj de anarkiismo[2][3], kaj ne ĉiuj el tiuj estas reciproke ekskludaj.[4] Laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio (Oxford Companion to Philosophy), "ne estas iu nura difina pozicio kiun tenas ĉiuj anarkiistoj, krom ilian malakcepton de deviga registaro, kaj tiuj, kiujn oni konsideras anarkiistoj, maksimume dividas ian familian similaspekton." Anarkiistoj tenas malsamajn vidojn pri la ekonomia organizo de socio; iuj preferas anarki-komunismon, anarki-kolektivismon, aŭ partoprenan ekonomion, dum aliaj subtenas merkatajn sistemojn kiel reciprokismon, agorismon, aŭ (polemike) anarki-kapitalismon. Anarkiismaj pensoskoloj malsamas fundamente, kaj subtenas ion ajn de ekstrema individuismo al tuta kolektivismo. Iuj anarkiistoj kontraŭis (kaj kontraŭas) trudadon, dum aliaj ĝin subtenis (kaj subtenas), precipe forme de perforta revolucio sur la vojo al anarkio aŭ utopio.
La vorto anarkiismo derivas de la greka ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), "sen regnestroj"[1] kaj la vorto anarkio devenas el la greka ἀναρχία, anarĥIa (de ἄναρχος, Anarĥos, prefikso ἀν, an, kiu signifas 'ne' aŭ 'sen', kaj nomo ἀρχός, arĥOs, kiu signifas 'estro', 'ĉefo' aŭ 'registo'.[5] Ĉiuokaze la etimologia bazo estas la greka vorto arĥOs, kiu povas esti komprenata kiel 'estro', 'ĉefo' aŭ 'registo', sed ankaŭ kiel politika ordo, ŝtato ktp. La demando estas al kio precize kontraŭas anarkiismo, ĉu simple al iu ajn tipo de regado aŭ al ŝtataj strukturoj ktp. Por kuntekstigi la aferon, oni ne forgesu ke en la klasika Grekio ne ekzistis la koncepto de ŝtato kiel oni komprenas ĝin el la 19a jarcento; male, tiam ekzistis nur sendependaj urboj (polis) kun sistemoj de rekta demokratio, do ne tre malproksime de la organizaj sistemoj proponita de multaj anarkiistoj.
Ne konfuzendas anarkio kun anarkiismo; kvankam anarkio estas koncepto pri malordo aŭ manko de ordo, tamen anarkiismo celas socian ordon pere de anarkio.
Por kompliki la aferon kaj konsiderinte la ampleksecon kaj malprecizecon de la enhavo de tiu ideologio, kelkaj unuopuloj, skoloj, tendencoj, organizoj ktp., ĉefe por apartiĝi el la perfortemaj aŭ plej revoluciemaj tendencoj, ekaplikis la terminojn liberecano, liberecana, liberecanismo ktp. Rekomencis terminologia konfuzo pro malprecizeco de la limoj inter ambaŭ. Multaj komprenas ke liberecano estas pli ampleksa ol anarkiisto, kaj ne tiom rilataj al plej revoluciaj agadrimedoj, dum aliaj konsideras ambaŭ sufiĉe sinonimaj; ekzemple en la franca lingvo.[6] En la itala lingvo oni uzas la terminon "anarchico" por "anarkiisto" dum en aliaj latinidaj lingvoj la korespondaĵo al "anarchico" estas uzata ĉefe por malordema. En la angla lingvo de Usono, oni uzas la terminon libertarian kun tre apartaj signifoj, kunhavante la malakcepton aŭ malpliigon de ŝtato, limigita al minimumo, sed sen la revoluciaj implicoj al memorganizado el bazaj tavoloj, tio estas sen malakcepto de kapitalismo, por multaj aŭtoroj nepra ingredienco de ŝtato. Vidu ekzemple artikolon Libertarianismo.
Kontraŭstaro al la ŝtato kaj al hierarĥio havas longan historion antaŭ la eŭropaj anarkiistoj de la 19-a jarcento. Iuj pretendas, ke anarkiismaj temoj troviĝas en la verkoj de la Taoista saĝulo Laozio.[7] Diogeno kaj la cinikuloj kaj ilia samtempulo, Zenono el Kitiono, la fondinto de Stoikismo, ankaŭ prezentis similajn temojn. Aliaj, kiaj Kropotkin en sia verko Interhelpo, defendas el la informoj de antropologoj ke multaj popoloj en diversaj civilizacioj jam vivis laŭ la spirito de anarkiismo. Ponte al la Moderna Epoko oni povas indiki al la diversaj Utopioj, ekzemple tiu de Thomas More de 1516, verkitaj dum la Renesanco kaj poste.[8][9] Aliaj sociaj movadoj aŭ iniciatoj pra-anarkiismaj estus kelkaj aspektoj de la Reformacio, tiu de la diggers (fosistoj) en Anglio, Winstanley ktp.[10]
Moderna anarkiismo, tamen, floris el la sekulara pensado de la klerisma epoko, precipe el la argumentoj de Jean-Jacques Rousseau por morala centreco de libereco. "Anarkiismo" komenciĝis kiel termino de abuzo, sed ekde la Franca Revolucio, iuj (ekzemple la Enragés aŭ Kolereguloj) ekuzis la terminon pozitive, konsiderante la "revolucian registaron" de la Jakobenoj sinkontraŭdira.[11] El tiu ĉi klimato William Godwin evoluigis tion, kion multaj homoj konsideras la unuan esprimon de moderna anarkiisma pensado. Godwin estis, laŭ Petro Kropotkin, "la unua homo kiu formulis la politikajn kaj ekonomiajn komprenaĵojn de anarkiismo, kvankam li ne donis tiun nomon al la ideoj evoluigitaj en siaj verkoj." Godwin, filozofia anarkiisto, kontraŭstaris revolucian agadon kaj vidis minimuman ŝtaton kiel modernan "necesan malbonon" kiu estiĝus pli kaj pli nebezonata kaj senpotenca laŭ la iompostioma evoluo de scio. Godwin porpledis ekstreman individuismon, proponante ke ĉiu kunlaborado ĉesu. Godwin sintenis, ke diskriminacio pro iuj ajn kialoj krom kapablo netolereblis.[12]
La unua homo kiu sin priskribis kiel anarkiisto estis Pierre-Joseph Proudhon, kaj pro tio iuj nomas lin la fondinto de moderna anarkiisma teorio. Proudhon proponis spontanean ordon, per kio organizo aperas sen centra aŭtoritato, "pozitivan anarkiismon" en kiu ordo aperas kiam ĉiu faras "tion kion li deziras kaj nur kion li deziras" kaj kie "nur komercaj transakcioj produktas la socian ordon." Kiel Godwin, Proudhon kontraŭstaris perfortan revolucian agadon. Li vidis anarkion kiel "formon de registaro aŭ konstitucio en kiu publika kaj nepublika konscio, formita de la evoluigo de scienco kaj leĝo, estas sole sufiĉa por konservi ordon kaj por garantii ĉiujn liberecojn. En ĝi, konsekvence, la institucio de la polico, preventaj kaj restriktaj metodoj, oficialeco, impostado, ktp., estas reduktitaj al minimumo. En ĝi, pli precipe, la formoj de monarkio kaj intensa centrigo malaperas, anstataŭigitaj de federalaj institucioj kaj vivŝablono bazita sur la komunumo. La plej konata frazo atribuita a Proudhon estas "La posedaĵo estas ŝtelaĵo". Laŭ li, la bazo de la nuna maljusta mondo estas la diferenco inter posedantoj kaj neposedantoj, kaj pro tio oni devas nuligi la posedrajton.[13]
Anarkiismaj pensoskoloj povas diferenci fundamente, subtenante ion el ekstrema individuismo al kompleta kolektivismo.[14] La tendencoj de anarkiismo estis ofte ĝenerale dividitaj en kategorioj de sociala kaj individuisma anarkiismo aŭ similaj duecaj klasigoj.[15][16] Anarkiismo estas ofte konsiderata radikala maldekstrema ideologio,[17][18] kaj multo de anarkiisma ekonomiko kaj de anarkiista jura filozofio respegulas kontraŭaŭtoritatajn interpretojn de komunisma, kolektivisma, sindikatisma, reciprokisman, aŭ partoprena ekonomikoj.[19] Je iu punkto "la kolektivisma, komunisma, kaj liberala kaj individuisma tendencoj de pensaro el kiuj anarkiistoj elprenas sian inspiron ekmontras pliiĝantan distingan kvaliton, subtenante la aperon de nombraj anarkiismaj skoloj."[20]
Reciprokismo komenciĝis dum la 19-a jarcento en la anglaj kaj francaj laboristaj movadoj, kaj poste adoptis anarkiisman formon konektitan al Pierre-Joseph Proudhon en Francujo kaj aliuloj en Usono. Tio ĉi influis individuismajn anarkiistojn en Usono kiel je Benjamin Tucker kaj je William B. Greene; dum la 1840-aj kaj 1850-aj jaroj, Charles A. Dana kaj Greene prezentis la verkojn de Proudhon al Usono. Greene adaptis la reciprokismon de Proudhon al usonaj kondiĉoj kaj prezentis ĝin al Tucker.
Reciprokisma anarkiismo temas pri reciprokeco, libera asociado, volonta kontrakto, federacio, kaj reformo de kredito kaj valuto. Multaj reciprokistoj kredas ke merkato sen registara interveno egaligas la prezojn al laborkostoj, malestigante profiton, lupagon, kaj rentumon laŭ la laborteorio de valoro.[21] Firmaoj estus devigitaj konkursi por laboristoj same kiel laboristoj konkursas por firmaoj, plialtigante salajrojn.
Iuj vidas reciprokismon kiel inter individuisma kaj kolektivisma anarkiismoj. En Kio estas Posedaĵo?, Proudhon evoluigas koncepton de "libereco", egala al "anarkio", kiu estas la dialektika "kunigo de komunismo kaj posedaĵo." Greene, influita de Pierre Leroux, strebis reciprokismon laŭ la kunigo de tri filozofioj – komunismo, kapitalismo, kaj socialismo. Pli malfruaj individuismaj anarkiistoj uzis la terminon "reciprokismo" sed gardis malmulte la emfazon pri kunigo, dum socialaj anarkiistoj kiel la verkintoj de An Anarchist FAQ (angle Oftaj Demandoj pri Anarkiismo) pretendas reciprokismon kiel subaro de sia filozofia tradicio.
Individuisma anarkiismo ampleksas "kelkajn tradiciojn" kiuj pretendas ke "individuistan konscion kaj la persekuton de memintereso ne restriktu iu ajn kolektiva korpo aŭ publika aŭtoritato", tio estas emfazo al tio individua kaj ties volo super ajnaj tipoj de eksteraj determinantoj kiaj grupoj, socio, tradicioj, kaj ideologiaj sistemoj.[22][23] Individuisma anarkiismo subtenas privatan posedaĵon, malkiel la sociala/socialisma/kolektivisma/komunumisma flankoj kiuj porpledas komunan posedaĵon. Individuisman anarkiismon subtenis homoj kiel Henry David Thoreau, Josiah Warren, kaj Murray Rothbard. William Godwin, konsiderita individuisma anarkiisto de iuj kaj unua anarkiisto de aliaj,[24][25] proparolis bonfarecon sed ankaŭ defendis la sanktecon de "privata juĝo" por ĉiu individuo pri sia laboro kaj posedaĵo, kaj antaŭvidis progreseman raciecon, kiu rezultus je malpligrandiĝo kaj eventuala malapero de registaro.
Unu el la plej fruaj kaj plej bone konataj subtenantoj de individuisma anarkiismo estis Max Stirner,[26] kiu verkis la libron La Egoo kaj Sia Propreco (1844), "fondan tekston" de la filozofio. La filozofio de Stirner estis "egoisma" formo de individuisma anarkiismo laŭ kiu la individuo faras tion, kio plaĉas al li/ŝi, ne rimarkinte Dion, ŝtaton, aŭ moralajn regulojn, kaj laŭ kiu socio havas neniun respondecon por siaj anoj. Al Stirner, rajtoj estis nerealaĵoj en la menso, kaj socio ne ekzistas sed "la individuoj estas ĝia realeco" – li subtenis posedaĵon kaj posedecon per potenco anstataŭ rajto.[27] Stirner predikis memaserton kaj antaŭvidis "asociojn de egoistoj" kie respekto por senkonsidereco kunigus homojn.
Malpli radikalan formon de individuisma anarkiismo porpledis la "Bostonaj anarkiistoj," usonaj individuistoj, kiuj subtenis privatajn posedaĵojn kaj la liberan merkaton. Ili porpledis la protekton de libereco kaj posedaĵo per privataj entreprenistoj, kaj ĝiris interŝanĝon de laboro por salajro, kvankam ili kredis, ke ŝtata monopola kapitalismo (difinita kiel monopolo financita de la ŝtato) ne plene rekompencas laboron. Eĉ inter la usonaj individuistoj de la 19-a jarcento, estis neniu monolita ismo, kiel ili malkonsentis inter si pri pluraj temoj, inkluzive de intelekt-posedaĵaj rajtoj kaj posedo kontraŭ posedaĵo de tero. Grava disiĝo okazis dum la malfrua 19-a jarcento, kiam Tucker kaj kelkaj aliuloj forlasis naturajn rajtojn kaj konvertiĝis al "egoismo," bazita sur la filozofio de Stirner. Iuj "Bostonaj anarkiistoj," kiel Tucker, sinidentigis kiel "socialista" – termino, kiu tiuepoke reprezentis vastan koncepton – per kio ili signifis devoligon al solvi la "laboran problemon" per radikala ekonomia reformo. Nepost la ŝanĝo de la 20-a jarcento, la epokopinto de individuisma anarkiismo jam pasis, kvankam poste ĝin revivigis (kun kelkaj ŝanĝetoj) Murry Rothbard kaj la anarki-kapitalistoj de la meza 20-a jarcento, kiel parton de la pli vasta libertarianisma movado.
Sociala anarkiismo estas unu el la du malsamaj vastaj kategorioj de anarkiismo, la alia kategorio estas individuisma anarkiismo; sociala estas konsiderata la plej granda pensoskolo en anarkiismo.[28] La termino "sociala anarkiismo" ofte uziĝas por identigi komunumismajn formojn de anarkiismo, kiuj emfazas kunlaboradon kaj reciprokan helpon.[29] Ĝi malakceptas la pluekziston de la privata posedo (ĉefe de produktadrimedoj), sed konservas respekton al la persona posedo.[30]
Sociala anarkiismo inkluzivas anarki-kolektivismon, anarki-komunismon, liberecisman socialismon, anarki-sindikatismon, socian ekologion, kaj foje reciprokismon.
Anarki-kolektivismo (specifa tendenco nekonfuzenda kun komunumisma anarkiismo aŭ la pli ampleksa kategorio foje nomata simple "kolektivismo") estas plej ofte ligita al Miĥail Bakunin kaj kun Johann Most.[31][32] Malkiel ĉe la reciprokistoj, anarki-kolektivistoj kontraŭstaras ĉian nepublikan posedon de la produktadrimedoj, kaj anstataŭe porpledas komunan posedon, ĉefe de produktadrimedoj. Tiu nova reĝimo alvenu pere de violenta revolucio, dekomence fare de la agado de eĉ malgranda grupo, nome de propagando pro agado, kiu inspiras la laboristarojn kiel tuto al la ribelo kaj al la deviga kolektivigo de la produktadrimedoj.[31]
Tamen, ili ne intencis ke posedkomunigo inkluzivu distribuon de enspezo, ĉar oni pagus al la laboristoj polaborhore, anstataŭ ol disdoni varojn "laŭ bezono" kiel sub anarki-komunismo; do oni konservas la sistemon de salajro[33]. Kvankam la anarki-kolektivistoj porpledis rekompencon por laboro, iuj ne tute subtenis la eblon de postrevolucia ŝanĝiĝo al komunisma sistemo de laŭbezona disdonado. Anarki-kolektivismo ekestis samtempe kun marksismo sed kontraŭstaris la marksisman Diktatorecon de la proletaro, malgraŭ la marksista klopodado por kolektivisma senŝtata socio.[34]
Ĝi estas foje nomata ankaŭ "revolucia socialismo" aŭ konsiderata kiel formo de tio.[35][36]
Anarki-komunistoj proponas, ke la plej libera formo de socia organizo estus socio farita de pluraj memstaraj, memregantaj komunumoj kun kolektiva uzo de la produktadrimedoj, kaj kun rekta demokratio kiel la politika organiza formo, rilatita al aliaj komunumoj per federacio. Tamen, iuj anarki-komunistoj kontraŭas la plimultvolan naturon de rekta demokratio, sintenante ke ĝi povas obstrukci individuan liberecon, kaj preferas konsentan demokration. En anarki-komunismo, individuoj ne ricevus rektan rekompencon por laboro (per divido de profitoj aŭ salajroj), sed anstataŭe povus libere uzi la rimedojn kaj profiton de la komunumo. Laŭ anarki-komunistoj Petro Kropotkin, kaj pli malfrue Murray Bookchin, la anoj de tia socio spontanee farus ĉiom da necesa laboro, ĉar ili rekonus la bonaĵojn de komuna entrepreno kaj interhelpo. Kropotkin kredis, ke privata posedeco estis unu el la kaŭzoj de subpremado kaj ekspluatado, kaj porpledis ĝian abolicion, agnoskante anstataŭe nur komunan posedrajton.
Resume Anarki-komunismo (konata ankaŭ kiel anarkiisma komunismo, liberecana komunismo[37][38][39][40] kaj foje kiel libera komunismo) estas teorio de anarkiismo kiu defendas la nuligon de ŝtato, merkatoj, mono, privata posedo (kvankam retenante respekton por persona posedo),[30] kaj de kapitalismo favore al la komuna posedo de produktadrimedoj,[41][42] rekta demokratio kaj horizontala reto de volontaj konsilantaroj de asocioj kaj laboristoj kun produktado kaj konsumado bazita sur la jena gvida principo: "el ĉiuj laŭ sia kapablo, al ĉiuj laŭ sia neceso".[43][44]
La stato de anarki-komunismo ene de anarkiismo mem estas disputata, ĉar ĝin vidas individuismaj anarkiistoj kaj anarki-kapitalistoj kiel nekongrua kun libereco. Iuj anarki-sindikatistoj, kiel la hispana sindikato CNT, vidis anarki-komunisman socion kiel sian celon. Platformismo estas anarki-komunisma tendenco laŭ la tradicio de Nestor Maĥno, kiu argumentis por la "vitala bezono de organizado, kiu, alloginta la plejparton de partoprenantoj en la anarkiisma movado, establus komunan taktikan kaj politikan vicon por anarkiismo, kaj tiel servus kiel gvidanto por la tuta movado." Kelkaj formoj de anarki-komunismo estas de naturo forte egoisma, kaj forte influitaj de radikala individuisma filozofio, kredante ke anarki-komunismo tute ne bezonas komunecan naturon; anarki-komunisto Emma Goldman estis influita ambaŭ de Max Stirner kaj de Petro Kropotkin, kaj ŝt miksis iliajn filozofiojn por krei sian propran.
Dum la frua 20-a jarcento, anarki-sindikatismo leviĝis kiel klara pensoskolo ene de la anarkiisma movado. Kun pli granda fokuso pri la laborista movado[45] ol en antaŭaj anarkiismo-formoj, sindikatismo premisas radikalajn sindikatojn kiel eblan forton por revolucia socia ŝanĝo, anstataŭigantajn kapitalismon kaj la ŝtaton per nova socio, demokratie memdirektita de la laboristoj, kiuj tiel liberiĝus.[46] Anarki-sindikatistoj strebas abolicii la salajran sistemon kaj privatan posedecon kiel la produktadrimedojn, kiuj laŭ ili gvidas al klasmalsamoj. Gravaj principoj de sindikatismo inkluzivas laboristan solidarecon, rektan agadon (kiel ĝeneralajn strikojn kaj laborejajn reprenojn), kaj memdirektadon de la laboristaro. Anarki-sindikatismo kaj aliaj branĉoj de anarkiismo ofte ne estas reciproke ekskludaj: anarki-sindikatistoj ofte subtenas anarki-komunismajn aŭ anarki-kolektivismajn ekonomiajn sistemojn. Ĝiaj porpledantoj proponas laboristan organizadon kiel manieron krei la fondaĵojn de nehierarĥia anarkiisma socio ene de la nuna sistemo, kaj tiel okazigi socialan revolucion.
Rudolf Rocker estis estra frua anarki-sindikatisma pensanto, kiu ekpripensis la originojn de la movado, tion al kio ĝi strebis, kaj kial ĉio ĉi gravas al la estonteco de laboro, en 1938 per sia broŝureto Anarchosyndicalism. Kvankam pli ofte asociigita kun laboristaj klopodoj de la frua 20-a jarcento (precipe en Francujo kaj Hispanujo), multaj sindikatistaj organizaĵoj aktivas hodiaŭ, unuiĝintaj trans nacilimoj per aneco en la Internacia Laborista Asocio, inkluzive de la SAC en Svedio, la USI en Italujo, kaj la CNT en Hispanujo, kaj kelkaj aliaj pli malgrandaj sindikataj asocioj aŭ sekcioj kiuj laŭ la jardekoj eniris kaj eliris de la asocio. La CNT ludis gravan rolon en la epoko de la Hispana Enlanda Milito kiel parto de la Hispana Socia Revolucio.
Anarkiismo daŭre generas multajn plurfontajn kaj sinkretajn filozofiojn kaj movadojn; ekde la revivigo de anarkiismo en Usono dum la 1960-aj jaroj, aperis pluraj novaj movadoj kaj skoloj, tre ofte eklektikaj.[47]
Anarki-pacifismo estas tendenco kiu malakceptas perforton en la luktado por la socia ŝanĝo (socia disvolviĝo ĝenerale sed ŝanĝo de politika potenco precipe, vidu artikolon senperforto).[48][49] Ĝi disvolvigis "ĉefe en Nederlando, Britio, kaj Usono, antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito".[48] Kristana anarkiismo estas movado en politika teologio kiu kombinas anarkiismon kaj kristanismon.[50] Ties ĉefaj proponintoj estis Lev Tolstoj, Dorothy Day, Ammon Hennacy, kaj Jacques Ellul.
Platformismo estas tendenco ene de plej ampleksa anarkiisma movado bazita sur la organizaj teorioj en la tradicio de la manifesto de Dielo Truda nome Organiza Platformo de la Ĝenerala Unio de Anarkiistoj (Skizo).[51] Tiu dokumento estis bazita sur la spertoj de rusaj anarkiistoj dum la Oktobra Revolucio de 1917, kiu kondukis finfine al la venko de la bolŝevikoj super la anarkiistoj kaj aliaj grupoj. La Platformo klopodis klarigi la mankojn de la anarkiista movado dum la Rusia Revolucio.
Sinteza anarkiismo estas formo de anarkiismo kiu klopodas kunigi anarkiistojn de diferencaj tendencoj sub la principoj de anarkiismo sen adjektivoj.[52] En la 1920-aj jaroj, tiu formo trovis siajn ĉefajn proponantojn ĉe anarki-komunistoj Volin kaj Sébastien Faure.[53][54] Ĝi estas la ĉefa principo laŭ kiu la anarkiistaj federacioj grupiĝis ĉirkaŭ la nuntempa tutmonda Internacio de Anarkiistaj Federacioj.[52]
Post-maldekstrisma anarkiismo estas tendenco, kiu celas sin malproksimigi de la tradicia maldekstro kaj eskapi la limojn de ideologio ĝenerale. Post-maldekstristoj argumentas, ke anarkiismo estas malfortigita de sia longa fikso al nekongruaj maldekstrismaj movadoj kaj unuop-problemaj kaŭzoj, kaj vokas sintezon de anarkiisma pensado kaj specife kontraŭaŭtoritatisman revolucian movadon ekstere de la maldekstrisma medio. Post-anarkiismo estas teoria tendenco al sintezo de klasika anarkiisma teorio kaj post-strukturisma pensado evoluigita de Saul Newman kaj ligita al pensantoj kiel Todd May, Gilles Deleuze, kaj Félix Guattari. Ĝi elĉerpas de vasto da ideoj, inkluzive de aŭtonomismo, post-maldekstrisma anarkiismo, situaciismo, post-koloniismo, kaj inkludante simpation por la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo.
Alia freŝdata formo de kritika anarkiismo kaj formala anarkiismo estas insurekcia anarkiismo, kiu porpledas neformalan organizadon kaj aktivan rezistadon al la ŝtato; ĝiaj proponantoj inkluzivas Wolfi Landstreicher kaj Alfredo M. Bonanno. Insurekcia anarkiismo estas revolucia teorio, praktiko, kaj tendenco ene de la anarkiisma movado kiu emfazas insurekcion ene de la anarkiisma praktiko. Ĝi estas kritiko de formalaj organizoj kiaj sindikatoj kaj federacioj kiuj estas bazataj sur politika programo kaj periodaj kongresoj. Anstataŭe, insurekciaj anarkiistoj defendas neformalan organizadon bazitan sur malgrandaj afinecaj grupoj. Insurekciaj anarkiistoj metas valoron al atakema, konstanta klasbatalo, kaj al malakcepto de negocado kun klasaj malamikoj.[55][56]
Postanarkiismo estas teoria tendenco al sintezo de klasika anarkiisma teorio kun poststrukturisma pensaro, elirante el diversaj ideoj kiaj postmodernismo, aŭtonomisma marksismo, postmaldekstra anarkiismo, Situaciista Internacio, kaj postkoloniismo.
Libermerkata anarkiismo, aŭ maldekstra libermerkata anarkiismo subtenas la klasikajn liberalajn ideojn de privata posedo kaj libera merkato, kvankam asertante ke tiuj ideoj ege subtenas kontraŭ-korporaciajn, kontraŭ-hierarkiajn, pro-laboristajn sintenojn kaj estas kontraŭ-kapitalisma en ekonomiko kaj kontraŭ-imperiisma en eksterlanda politiko.[57][58][59][60]
Anarki-kapitalismo (ankaŭ libermerkata anarkiismo) estas politika filozofio "bazita sur kredo je la libereco havi privatajn posedaĵojn, malakcepto de iu ajn formo de registara aŭtoritato aŭ interveno, kaj subteni la konkuran liberan merkaton kiel la ĉefa metodo por socia interagado" kaj resume defendas la nuligon de ŝtato favore al individua suvereneco en libera merkato.[61][62] Pro la historie kontraŭkapitalisma naturo de la plimulto da anarkiisma pensado, la stato de anarki-kapitalismo ene de anarkiismo disputiĝas, kaj "komunismaj anarkiistoj estinte partikulare viglaj forigi individuismajn anarkiistojn kiel Murray Rothbard" de literaturaj priskriboj pri anarkiismo. Anarki-kapitalistoj distingas inter libermerkata kapitalismo – paca volonta interŝanĝo – de "ŝtata kapitalismo," kion li difinis kiel trompŝtela partnereco inter grandaj komercoj kaj registaro, kiu uzas trudon por subfosi la liberan merkaton. Ĉu laŭ naturaj rajtoj ĉu laŭ utilismo, anarki-kapitalismo havas teorion de legitimeco, kiu subtenas privatan posedaĵon, nur se oni ĝin akiras per laboro, negoco, aŭ donaco. En anarki-kapitalisma socio, laŭ ĝiaj defendantoj, volontaj merkataj procedoj rezultus je provizumo de sociaj institucioj kiel polico, defendo, kaj substrukturo per konkurantaj por-profitaj firmaoj, karitataj organizoj, aŭ volontaj asocioj, anstataŭ la ŝtato.
Anarki-kapitalismo ĉerpis influon el por-libermerkataj teoriantoj kiel Gustave de Molinari, Frédéric Bastiat, kaj Robert Nozick, kaj ankaŭ usonaj individuismaj pensantoj kiel Benjamin Tucker kaj Lysander Spooner. Konsiderite formo de individuisma anarkiismo, ĝi malsamas de la individuismo de la "bostonaj anarkiistoj" de la 19-a jarcento kaj per sia malakcepto de la labora teorio de valoro (kaj ĝiaj normigaj implicoj), preferante anstataŭ la novklasikan marĝenisman vidpunkton. Anarki-kapitalismaj ideoj kontribuis al la evoluo de agorismo, aŭtarkiismo, merkata maldekstrisma liberecismo, kaj kripto-anarkiismo.
Anarki-kapitalismo disvolviĝis el radikala kontraŭ-ŝtata liberecanismo kaj individuisma anarkiismo,[63][64][65][66][67][68][69] elirante el la teorioj de la Aŭstria skolo de ekonomiko, studaro de juro kaj ekonomiko, kaj de publikelekta teorio.[70]
Anarki-feminismo kunigas radikalan feminismon kaj anarkiismon, kiu vidas patriarkecon (viran dominadon de virinoj) kiel fundamenta manifestaĵo de nevolonta hierarĥio, kion kontraŭas anarkiistoj. Anarki-feminismon inspiris dum la malfrua 19-a jarcento verkojn de fruaj movadanoj kiel Lucy Parsons, Emma Goldman, kaj Voltairine de Cleyre. Anarki-feministoj, kiel aliaj radikalaj feministoj, kritikas tradiciajn konceptojn de familio, edukado, kaj genroroloj, kaj volas ilin abolicii. Anarki-feministoj, kontraste, vidas patriarkion kiel fundamenta problemo en socio, kaj kredas ke la feminisma luktado kontraŭ seksismo kaj patriarkio estas esenca ingredienco de la anarkiisma luktado kontraŭ la ŝtato kaj kapitalismo, nome klasbatalo. L. Susan Brown esprimas la sintenon, ke "anarkiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente feminisma."[71]
Ekologia anarkiismo (verda anarkiismo aŭ eko-anarkiismo)[72] estas anarkiisma pensoskolo, kiu emfazas la naturmedion.[73] Foje oni markas antaŭaĵon en anarki-naturismo,[74][75][76] kaj ĉefaj nuntempaj tendencoj kiel anarki-primitivismo kaj socia ekologio.
Iuj ekologiaj anarkiistoj estas nomataj anarki-primitivistoj aŭ "kontraŭ-civilizaj" anarkiistoj, sed ne ĉiuj ĝin tute malakceptas. Foje, oni priskribas ekologian anarkiismon kiel aŭ porteknologian aŭ kontraŭteknologian, por noti la malsamojn inter tiuj, kiuj porpledas la uzadon de altnivela ekologia teknologio por krei kaj daŭrigi anarkiisman socion, kaj tiuj, kiuj ĉefe vidas civilizon kaj modernan teknologion kiel ion malbonan. Ne-primitivistaj ekologiaj anarkiistoj, kiel la antropologo Brian Morris, ofte elĉerpas influon de la socia ekologio de Murray Bookchin.
Anarkiismo sen adjektivoj, laŭ la vortoj de historiisto George Richard Esenwein, "referencis al senstreka formo de anarkiismo, tio estas, ismo sen iuj priskribaj etikedoj kiel komunisma, kolektivisma, reciprokisma, aŭ individuisma. Por aliuloj,...[ĝi] simple kompreniĝis kiel sinteno, kiu toleris la kunekziston de malsamaj anarkiismaj skoloj." Anarkiismo sen adjektivoj emfazas harmonion inter la variaj anarkiismoj tendencoj aŭ organizoj, kaj celas unuigi ilin per iliaj dividitaj kontraŭaŭtoritatismaj kredoj. La pozicion unue alprenis en 1889 Fernando Tarrida del Mármol kiel vokon por tolero, post kiam lin ĝenis la "amaraj debatoj" inter la malsamaj anarkiismaj movadoj. Voltairine de Cleyre, Errico Malatesta, kaj Fred Woodworth estas rimarkindaj proponantoj de tiu ĉi vidpunkto. Kelkaj historiuloj atribuis al kelkaj gazetoj la celon disvastigi tiun tipon de anarkiismon sen adjektivoj, aŭ pli simple la anarkiismon ĝenerale sen aliĝo al iu ajn skolo; unu el tiuj gazetoj estis en Hispanujo La Revista Blanca.
Anarkiismaj pensoj pri socia justeco kaj egaleco forte ligis la movadon al Esperanto. Dum la frua Esperanto-movado anarkiistoj entuziasme propagandis por la lingvo. Ekde 1905 fondiĝis anarkiismaj Esperanto-grupoj en Stokholmo, Bulgario, Ĉinio kaj aliloke. La plimulto da proletaj esperantistoj dum la frua movado estis anarkiistoj. La kontraŭŝtata kaj kontraŭkapitalisma sintenoj de anarkiistaj esperantistoj kontribuis al la kreo de SAT en 1921 fare de Eŭgeno Lanti[77]. Post la dua mondmilito aperis en Parizo la revuo Senŝtatano.[78] Hodiaŭ ekzistas la Liberecana Frakcio en SAT. La franca anarkiisma radielsendejo Radio Libertaire elsendas programon en Esperanto.
Anarkiistoj estis inter la pioniroj de la disvastigo de Esperanto. En 1905 fondiĝis en Stokholmo la unua anarkiisma Esperanto-grupo. Sekvis multaj aliaj: en Bulgario, Ĉinio kaj aliaj landoj. Anarkiistoj kaj anarki-sindikatistoj, kiuj antaŭ la Unua Mondmilito apartenis al la nombre plej granda grupo inter la proletaj esperantistoj, fondis en 1906 la internacian ligon Paco-Libereco[79], kiu eldonis la gazeton Internacia Socia Revuo. Paco-libereco unuiĝis en 1910 kun alia progresema asocio, Esperantista Laboristaro. La komuna organizaĵo nomiĝis Liberiga Stelo[80]. Ĝis 1914 tiu organizaĵo eldonis multe da revolucia literaturo en Esperanto, interalie ankaŭ anarkiisma. Tial povis evolui en la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito ekzemple vigla korespondado inter eŭropaj kaj japanaj anarkiistoj. En 1907 la internacia anarkiisma kongreso en Amsterdamo faris rezolucion pri la afero de internacia lingvo, kaj venis dum la postaj jaroj similaj kongresaj rezolucioj. Esperantistoj, kiuj partoprenis tiujn kongresojn, okupiĝis precipe pri la internaciaj rilatoj de la anarkiistoj.
En marto de 1925, "Berlina Grupo de Anarki-Sindikatismaj Esperantistoj" salutis la en Amsterdamo okazantan 2-an Kongreson de la Internacia Laborista Asocio (ILA). Ĝi parolis pri tio, ke Esperanto en la vicoj de la germana ILA-sekcio FAUD "jam tiugrade enradikiĝis, ke ĝi nun fondis mondan organizaĵon de esperantistoj sur liberecana-kontraŭaŭtoritatisma fundamento". Tio estas verŝajne aludo pri T.L.E.S. (Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj), kiu fondiĝis en la 1920-aj jaroj, ĉar SAT en la komenco estis forte sub komunisma influo. Ŝajnas, ke T.L.E.S. pli poste enfandiĝis en SAT.
Anarkiismo kiel socia movado dum longa tempo daŭris malgraŭ ŝanĝiĝoj de populareco. Ĝia klasika epoko, kiu laŭ kleruloj okazis inter 1860 kaj 1939, estas ligita kun la laboristaj movadoj de la 19-a jarcento, kaj kun la luktado kontraŭ faŝismo dum la Hispana Enlanda Milito.
La plej fruaj[81] anarkiismaj temoj povas troviĝi en la 6a jarcento a.K., inter verkoj de taoista filozofo Laozio,[82] kaj en postaj jarcentoj ĉe Ĝuangzio kaj Bao Ĝingjan.[83] La filozofio de Ĝuangzio estis priskribita de variaj fontoj kiel anarkiisma.[84][85][86][87] Ĝuangzio verkis, "Ŝtelisteto estas enprizonita. Ŝtelistego iĝas reganto de Nacio."[88] Diogeno la Cinika kaj la Cinikistoj, ties samtempa Zenono el Kitiono, nome fondinto de Stoikismo, enkondukis aliajn similajn temojn.[82] Jesuo estas foje konsiderata la unua anarkiisto laŭ la kristana anarkiista tradicio. Georges Lechartier verkis ke "La vera fondinto de anarkio estis Jesuo Kristo kaj... la unua anarkiisma societo estas tiu de apostoloj."[89] En komenca islama historio, kelkaj manifestaĵoj de anarkiisma pensaro troviĝas dum la Dua Fitnao aŭ islama enlanda milito ĉe la Kalifujo, kiam la Ĥariĝistoj insistis ke la imameco estas rajto por ĉiu individuo ene de la islama socio.[90] Poste, kelkaj fakuloj de Islamo, kiaj Amer al-Basri[91] kaj Abu Hanifa,[92] estris movadojn por bojkoti la regantojn, preparante la vojon al la tradicio de Ŭakfo (donaco), kiu utilis kiel alternativo kaj rifuĝo el la centralizitaj aŭtoritatoj de emiroj. Sed tiaj interpretoj respegulas subvertajn religiajn konceptojn kiel ĉe la menciitaj similaj instruoj de anarkiisma Taoismo kaj tiuj de aliaj kontraŭ-aŭtoritataj religiaj tradicioj kreante kompleksan rilataron rilate al la demando ĉu anarkiismo kaj religio kongruas aŭ ne. Tio estas ekzempligita kiam la glorigo de la ŝtato estas vidata kiel formo de peka idolismo.[93][94]
La franca renesanca politika filozofo Étienne de La Boétie verkis en sia plej fama verko la Diskurson pri volonta servo kiun historiistoj konsideras grava anarkiisma antaŭaĵo.[95][96] La radikala protestanta Gerrard Winstanley kaj lia grupo nome la Fosistoj estas citataj de variaj aŭtoroj kiel propovantaj anarkiismajn socialajn decidojn en la 17a jarcento en Anglio.[97][98][99] La termino "anarkiisto" estis uzata la aunuan fojon en angla lingvo en 1642, dum la Angla enlanda milito, kiel pejorativa termino de perforto, uzata de Reĝistoj kontraŭ siaj opoziciantoj, nome la Rondkapuloj.[100] Ĉirkaŭ la epoko de la Franca Revolucio kelkaj, kiaj la Enragés, ekuzis la terminon pozitive,[101] opozicie al la jakobena centralizado de povo, vidante "revolucian registaron" kiel oksimoro.[100] Ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento, la vorto "anarkiismo" estis perdinta sian dekomencan negativan konotacion.[100]
Moderna anarkiismo kreskiĝis el la ĉu nereligia ĉu religia pensaro de la epoko de la Klerismo, partikulare el la argumentoj de Jean-Jacques Rousseau por la morala centreco de libero.[102]
Kiel parto de la politika movado de la 1790-aj jaroj en la komenco de la Franca Revolucio, William Godwin disvolvigis la unuan esprimon de moderna anarkiisma pensaro.[24][103] Godwin estis, laŭ Petro Kropotkino, "la unua kiu formulis la politikajn kaj ekonomiajn konceptojn de anarkiismo, kvankam li ne donis tiun nomon al la ideoj disvolvigitaj en sia verko",[82] dum Godwin ligis siajn anarkiismajn ideojn al frua Edmund Burke.[104]
Godwin estas ĝenerale rigardata kiel la fondinto de la pensoskolo konata kiel 'filozofia anarkiismo'. Li argumentis en Political Justice (1793)[103][105] ke registaro havas nepran malican influon sur la socio, kaj ke ĝi pluigas dependon kaj nescion. Li pensis ke la etendo de la uzo de racio fare de amasoj finfine devigos registarojn retiriĝi kiel nenecesa forto. Kvankam li ne atribuis al la ŝtato moralan legitimecon, li estis kontraŭ la uzado de revoluciaj taktikoj por forigi la registaron el la povo. Male, li defendis por ties anstataŭo pere de procezo de pacema evoluo.[103][106]
Lia malemo al la trudado de regul-bazita socio kondukis lin al la denunco, kiel manifestado de la popola ‘mensa sklaveco’, la fundamentojn de juro, posedrajtoj kaj eĉ la institucion de geedziĝo. Li konsideris la bazajn fundamentojn de socio kiel kontraŭantaj la naturan disvolvigon de individuoj por la uzado de ties povo por racii por alveno je reciproka profita metodo de socia organizado. En ĉiu okazo, registaro kaj ties institucioj estas montrataj kiel kontraŭaj al la disvolvigo de nia kapablo por vivi tute kongrue kun la plena kaj libera plenumo de privata juĝo.
La franca Pierre-Joseph Proudhon estas vidata kiel unua mem-proklamita anarkiisto, etikedo kiun li adoptis en sia pionira verko, Qu'est-ce que la propriété?, publikigita en 1840. Pro tio kelkaj konsideras Proudhon kiel la fondinto de moderna anarkiisma teorio.[107] Li disvolvigis la teorion de spontana ordo en socio, kie organizado aperas sen centra kunordiganto trudanta sian propran ideon de ordo kontraŭ la volo de individuaj agadoj en siaj propraj interesoj; lia fama citaĵo pri la afero estas, "Libereco estas patrino, ne filino, de ordo." En Qu'est-ce que la propriété ? Proudhon respondas per la fama akuzo "Propreco estas ŝtelo." En tiu verko, li kontraŭis la institucion de malpliigita "propreco" (propriété), kie posedantoj havas kompletajn rajtojn por "uzo kaj misuzo" de ties propreco kiel ili volas.[108] Li kontrastigis tion kun tio kion li nomigis "posedon," aŭ limigita posedeco de rimedoj kaj varoj nur en pli malpli kontinua uzado. Poste, tamen, Proudhon aldonis ke "Propreco estas Libereco," kaj asertis ke ĝi estas rifuĝejo kontraŭ la ŝtata povo.[109] Lia opozicio al la ŝtato, al la organizita religio, kaj al kelkaj kapitalismaj praktikoj inspiris postajn anarkiistojn, kaj faris lin unu el la ĉefaj sociaj pensuloj tiutempaj.
La anarki-komunisto Joseph Déjacque estis la unua persono kiu priskribis sin mem kiel "liberecana".[110] Malkiel ĉe Pierre-Joseph Proudhon, li argumentis ke, "ne estas la produkto de lia aŭ ŝia laboro je kio la laboristo havas rajton, sed je la kontentigo de siaj bezonoj, ia ajn estus ties naturo."[111] En 1844 en Germanio la post-hegelana filozofo Max Stirner publikigis la libron, Der Einzige und sein Eigentum, kiu estos poste konsiderata influa sed frua teksto de individuisma anarkiismo.[112] Francaj anarkiistoj aktivaj en la Revolucio de 1848 estis ekzemple Anselme Bellegarrigue, Ernest Coeurderoy, Joseph Déjacque[110] kaj Pierre Joseph Proudhon.[113][114]
En Eŭropo, brutalaj reagoj sekvis la revoluciojn de 1848. Dum tiuj ĝis dek landoj spertis mallongajn aŭ longdaŭrajn sociajn ribelojn kiam grupoj okazigis naciismajn insurekciojn. Post plej el tiuj klopodoj por sistemaj ŝanĝoj finis en malsukceso, konservativaj elementoj ekhavis avantaĝon el la divido de grupoj de socialistoj, anarkiistoj, liberaloj, kaj naciistoj, por eviti pluajn ribelojn.[115] En Hispanio Ramón de la Sagra establis la anarkiistan gazeton El Porvenir en La Coruña en 1845 kiu estis inspirita de la ideoj de Proudhon.[116] La kataluna politikisto Francesc Pi i Margall iĝis la ĉefa tradukisto de la verkoj de Proudhon en hispanan[117] kaj poste dum mallonge iĝis prezidento de la Unua Hispana Respubliko en 1873 dum li estis la estro de la Demokratia Respublikisma Federala Partio. Laŭ George Woodcock "Tiuj tradukoj havos profundan kaj daŭran efikon sur la disvolvigo de hispana anarkiismo post 1870, sed antaŭ tiu tempo la ideoj de Proudhon, kiel estis interpretata de Pi, jam havigis multon de la inspiro por la federisma movado kiu eliris en la komencaj 1860aj jaroj."[118] Laŭ la Encyclopedia Britannica "Dum la hispana revolucio de 1873, Pi y Margall klopodis establi necentralizitan, aŭ "kantonisman," politikan sistemon laŭ la premisoj de Proudhon."[116]
En 1864 la 1-a Internacio unuigis diversajn revoluciulojn, inkluzive de francaj sekvantoj de Proudhon,[119] blankiistoj, framasonistoj, anglaj sindikatanoj, socialistoj, kaj socialdemokratoj. Pro siaj ligoj al aktivaj laboristaj movadoj, la 1-a Internacio fariĝis grava organizaĵo. Karlo Markso fariĝis inter ĝiaj estroj, kaj aniĝis en ĝian Ĝeneralan Konsilantaron. La reciprokistoj (sekvantoj de Proudhon), kontraŭis la ŝtatan socialismon de Markso, advokatante politikan abstinismon kaj malgrandajn kvantojn da posedaĵoj.[120][121] Woodcock informis ke ankaŭ la usonaj individuismaj anarkiistoj Lysander Spooner kaj William B. Greene estis membroj de la Unua Internacio.[122] En 1868, post sia nesukcesa partopreno en la Ligo de Paco kaj Libereco, Bakunino kaj liaj anarki-kolektivismaj kunuloj aniĝis en la 1-an Internacion – kun kiu ne engaĝis la Ligo.[123] Ili sinaliancigis kun la kontraŭ-aŭtoritatismaj socialismaj partoj de la Internacio, kiu porpledis la revolucian detruon de la ŝtato, kaj la kolektivigon de posedaĵoj.
Unue, la kolektivistoj laboris kun la marksistoj por puŝi la Internacion laŭ pli revolucia socialisma direkto. Poste, la Internacio polusiĝis laŭ du kampoj, kun Markso kaj Bakunino kiel siaj kontraŭstarantaj estroj.[124] Bakunino karakterizis la ideojn de Markso kiel aŭtoritatismaj, kaj antaŭvidis ke, se marksisma partio potenciĝis, ĝiaj estroj simple anstataŭigus la regoklason kontraŭ kiu ili tiom longe batalis.[125][126]
Anarkiista historiisto George Woodcock informis ke "La jara Kongreso de la Internacio ne estis okazinta en 1870 pro la eksplodo de la Pariza Komunumo, kaj en 1871 la Ĝenerala Konsilantaro alvokis nur specialan konferencon en Londono. Unu delegito kapablis veni el Hispanio kaj neniu el Italio, kvankam oni uzis teknikan ekskuzon – ke ili disiĝis el la Fédération Romande – por eviti inviti la svisajn subtenantojn de Bakunin. Tiele nur minoritato de anarkiistoj ĉeestis, kaj la rezolucioj de la Ĝenerala Konsilantaro estis aprobitaj preskaŭ unuanime. Plej el ili estis klare direktitaj kontraŭ Bakunin kaj liaj sekvantoj."[48]
En 1872, la konflikto finis per disiĝo inter la du grupoj, kiam, ĉe la Haga Kongreso, Markso kontraŭstaris la Ĵurasan Federacion kaj forpelis je Bakunino kaj James Guillaume el la Internacio, kaj translokigis ĝian stabejon al Novjorko. Responde, la kontraŭ-aŭtoritatismaj partoj kreis sian propran Internacion ĉe la Kongreso de Sankta-Imjero, alprenante revolucian anarkiisman programon.[127]
La Pariza Komunumo estis registaro kiu dum mallonge regis en Parizo el la 18a de Marto (pli formale, el 28a de Marto) al la 28a de Majo 1871. Tiu Komunumo estis rezulto de ribelo en Parizo post Francio estis venkita en la Francia-Prusia Milito. Anarkiistoj partoprenis aktive en la starigo de la Pariza Komunumo.
La kontraŭaŭtoritatismaj partoj de la 1-a Internacio estis la antaŭvenintoj de la anarki-sindikatistoj, klopodante "anstataŭigi la privilegion kaj aŭtoritaton de la ŝtato" pere de la "libera kaj spontanea organizo de laboro."[128] En 1886, la sindikataro Federation of Organized Trades and Labor Unions (FOTLU) de Usono kaj Kanado unuanime dediĉis la 1an de Majo 1886, kiel dato kiu estos normiga por la lukto por la okhora labortago.[129]
Reage, sindikatoj tra tuta Usono preparis ĝeneralan strikon subtene de la okazaĵo.[129] La 3an de Majo, en Ĉikago, eksplodis tumulto kiam strikrompantoj klopodis trapasi la strik-pikedon, kaj du laboristoj mortiĝis kiam polico pafis kontraŭ la homamaso.[130] La venontan tagon, nome 4a de Majo, anarkiistoj manifestaciis ĉe la Placo Haymarket de Ĉikago.[131] Oni lanĉis bombon el nekonata flanko ĉe la fino de la manifestacio, kiu mortigis policoficiron.[132] Dum la sekva paniko, policanoj pafis kaj al la homamaso kaj unuj kontraŭ aliaj.[133] Sep policanoj kaj almenaŭ kvar laboristoj estis mortigitaj.[134] Ok anarkiistoj ĉu rekte ĉu nerekte rilataj al la organizintoj de la manifestacioj estis arestitaj kaj kulpigitaj pro la murdo de la mortita policoficiro. Tiuj homoj iĝis internacie politikaj famuloj inter la laborista movado. Kvar el la homoj estis ekzekutita kaj kvina memmortiĝis antaŭ sia ekzekuto. Tiu afero iĝis konata kiel Afero Haymarket, kaj estis sprono por la laborista movado kaj por la lukto por la okhora labortago. En 1890 okazis dua klopodo, tiam internacie, por organizi tagon por la okhora labortago. Tiu okazaĵo havis ankaŭ la duarangan celon por memorigi la laboristojn mortigitaj kiel rezulto de la afero Haymarket.[135] Kvankam ĝi estis dekomence intencita kiel unuafoja okazaĵo, la celebro la venontan jaron de la Tago de la Laboro la 1an de Majo firme starigis internacian feritagon de laboristoj.[129]
En 1907, la Internacian Anarkiistan Kongreson de Amsterdamo ĉeestis deputatoj de dek-kvar landoj, inter kiuj estis gravaj roluloj de la anarkiisma movado, inkluzive de Errico Malatesta, Pierre Monatte, Luigi Fabbri, Benoît Broutchoux, Emma Goldman, Rudolf Rocker, Christiaan Cornelissen, ktp. Oni traktis plurajn temojn dum la Kongreso, partikulare pri la organizo de la anarkiisma movado, ideoj pri popola edukado, la ĝenerala striko, kaj kontraŭmilitarismo. Centra debato koncernis la rilaton inter anarkiismo kaj sindikatismo. Malatesta kaj Monatte partikulare kontraŭ unu la alia pri tiu ĉi temo; Monatte pensis ke sindikatismo estis revolucia, kaj kreus la kondiĉojn de socia revolucio, dum Malatesta pensis nure sindikatismo ne sufiĉa. Malatesta pensis ke sindikatoj estis reformismaj, kaj eĉ foje povus esti konservativaj. Kune kun Cornelissen, li citis usonajn sindikatojn de profesiaj sindikatistoj kiel ekzemplo, kie sindikatoj konsistantaj el bonkvalitaj laboristoj foje kontraŭis malbonkvalitajn laboristojn por defendi sian relative privilegian pozicion. Malatesta avertis ke sindikatismaj celoj estis konstante sindikatismo mem, dum anarkiistoj devas ĉiam havi anarkion kiel celon kaj sekve eviti ajnan partikularan metodon kiu malhelpu atingi ĝin.[136]
La Federacio de Hispanaj Laboristoj en 1881 estis la unua grava anarki-sindikatisma movado; anarkiistaj sindikataj federacioj speciale gravis en Hispanujo. La plej sukcesa estis la Confederación Nacional del Trabajo (Nacia Konfederacio de Laboro, mallongigita kiel CNT), fondita en 1910. Antaŭ la 1940-aj jaroj, la CNT estis grava potenco en la politiko de la laborista klaso, kaj grave rolis en la Hispana Enlanda Milito[137] kaj pli precize en la dummilita revolucio de 1936. La CNT filiiĝis kun la Internacia Laborista Asocio, federacio de anarki-sindikatismaj sindikatoj fondita en 1922, kun deputitoj reprezentante du milionojn da laboristoj de dek-kvin landoj en Eŭropo kaj Latin-Ameriko. La plej granda organizita anarkiisma movado nuntempe estas en Hispanujo, kie ekzistas multaj organizoj, kiuj agnoskas sin kiel anarkosindikatismaj, kaj ĉefe la CNT, kiu plutenas la rektan heredon de la iama sindikato kaj la CGT (Confederación General del Trabajo), kies membroj oni kalkulis ĉirkaŭ 100,000 en 2003, kiam ricevis sektorojn neanarkiismajn.
Aliaj aktivaj sindikatismaj movadoj inkluzivas la usonan Aliancon por Laborista Solidareco kaj la britan Solidarecan Federacion. La revolucia industria sindikato Industriaj Laboristoj de la Mondo, anarki-sindikatisma sekvanto de la 1-a Internacio, ankaŭ restas aktiva. En Latinameriko partikulare "La anarkiistoj tuj iĝis aktivaj por organizado de metiistoj kaj de industriaj laboristoj tra Suda kaj Centra Ameriko, kaj ĝis la komencaj 1920-aj ajroj plej el la sindikatoj de Meksiko, Brazilo, Peruo, Ĉilio, kaj Argentino estis anarki-sindikatismaj ĝenerale; la prestiĝo de la hispana C.N.T. kiel revolucia organizaĵo estis sendube je granda etendo responsa pri tiu situacio. La plej granda kaj plej luktema el tiuj organizoj estis la Federación Obrera Regional Argentina ... kiu kreskis rapide al membreco de preskaŭ miliono, kio nanigis la rivalajn socialdemokratajn sindikatojn."[48]
Kelkaj anarkiistoj, kiaj Johann Most, defendis publike perfortajn agojn de reprezalio kontraŭ kontraŭ-revoluciuloj ĉar "ni predikas ne nur agadon en kaj por si mem, sed ankaŭ agadon kiel propagando."[138] Ĉirkaŭ la 1880-aj jaroj, personoj ene kaj ekstere de la anarkiisma movado ekuzas la moton, "propagando pro agado" por aludi al individua bombado, reĝ- kaj tiran-murdoj. El 1905 antaŭen, la rusaj partneroj de tiuj kontraŭ-sindikatismaj anarki-komunistoj iĝis partianoj de ekonomia terorismo kaj kontraŭleĝaj 'eksproprietigoj'."[139] Kontraŭleĝismo kiel praktiko aperis kaj ene de ĝi "La agoj de anarkiistaj bombistoj kaj murdistoj ("propagando pro agado") kaj la anarkiismaj ŝtelistoj ("individua realproprigo") esprimis siajn malesperon kaj siajn personajn, violentajn malakceptojn de netolerebla socio. Krome, ili estis klare intencitaj kiel ekzemplaj invitoj al ribelo.".[140] En Francio la Bando de Bonnot estis la plej fama grupo kiu aliĝis al kontraŭleĝismo.
Tamen, tiom frue kiom je 1887, gravaj figuroj de la anarkiista movado distanciĝis el tiaj individuaj agadoj. Petro Kropotkino tiele verkis tiun jaron en Le Révolté ke "strukturo bazita sur jarcentoj de historio ne povas esti detruata per kelkaj kilogramoj de dinamito".[141] Vario de anarkiistoj defendis la abandonon de tiuj specoj de taktikoj favore al kolektiva revolucia agado, por ekzemplo tra la movado de sindikatoj. La anarkisindikatisto, Fernand Pelloutier, argumentis en 1895 por renovigita anarkiisma implico en la laborista movado sur bazo ke anarkiismo povus bone funkcii sen "la individua dinamitisto."[142]
Ŝtata subpremado (inklude la fifamajn francajn leĝojn lois scélérates de 1894 kontraŭ gazetarlibero) de anarkiistoj kaj de la laborista movado ĝenerale sekve al la malmultaj sukcesaj bombadoj kaj murdoj povus esti kontribuinta al la abandono de tiuj tipoj de taktikoj, kvankam reciproke la ŝtata subpremado, unuarange, povus esti ludinta gravan rolon por la kuraĝigo al tiuj izolataj agoj. La disiĝo de la franca socialisma movado, en multajn grupojn kaj, sekve la subpremado de la Pariza Komunumo de 1871, la ekzekuto kaj ekzilo de multaj communards (ties partianoj) al prizonkolonioj, favoris individuismajn politikajn esprimon kaj agojn.[143]
Nombraj ŝtatestroj estis murditaj inter 1881 kaj 1914 fare de membroj de anarkiisma movado kiuj deziris venĝon pro reciproka murdo de anarkiistoj kaj aliaj revoluciuloj aŭ simple laboristoj, kiaj la caro Aleksandro la 2-a, la Prezidento Sadi Carnot de Francio, la imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, la reĝo Umberto la 1-a de Italio, la Prezidento William McKinley de Usono, la reĝo Karlo la 1-a de Portugalio kaj la reĝo Georgo la 1-a de Grekio. La murdisto de McKinley nome Leon Czolgosz postulis ke li estis influita de anarkiisto kaj feministo Emma Goldman.[144]
La propagando pro agado estis abandonita de plej majoritato de la anarkiisma movado post la Unua Mondmilito (1914–1918) kaj la Oktobra Revolucio.
Anarkiistoj partoprenis ĉeflanke de la bolŝevikoj en ambaŭ la februara kaj oktobra revolucioj, kaj multaj anarkiistoj unue subtenis la bolŝevikan ŝtatrenverson.[145] Tamen, la bolŝevikoj baldaŭ turnis sin kontraŭ la anarkiistoj kaj alia maldekstrisma kontraŭstaro, konflikto kiu finis en 1921 per la Kronŝtadta matrosribelo. Anarkiistoj en centra Rusujo estis ĉu enmalliberejigitaj ĉu pelitaj kaŝen se ili ne aliĝis al la gajnintaj bolŝevikoj. Anarkiistoj el Petrogrado kaj Moskvo eliris al Ukrainio.[146] En Ukrainio, anarkiistoj batalis en la enlanda milito kontraŭ la Blanka movado, kaj poste kontraŭ la Bolŝevikoj, gviditaj en la Maĥnovŝĉino de Nestor Maĥno, kiu provis starigi anarkiisman socion en la regiono dum kelkaj monatoj.
Elpelitaj usonaj anarkiistoj Emma Goldman kaj Alexander Berkman estis inter tiuj, kiuj agitadis responde al bolŝevika politiko kaj la subpremado de la Kronŝtadta matrosribelo, antaŭ ke ili forlasis Rusujon. Ambaŭ verkis historiojn de siaj spertoj en Rusujo, kritikante la kvanton da kontrolo uzitan de la Bolŝevikoj. Por ili, la predikoj de Bakunin pri la konsekvencoj de marksisma regno pruviĝis tro veraj.[147][148]
La venko de la Bolŝevikoj en la Oktobra Revolucio kaj la rezulta enlanda milito serioze damaĝis anarkiistajn movadojn internacie. Multaj laboristoj kaj aktivuloj vidis bolŝevikan sukceson kiel ekzemplon; komunistaj partioj kreskis je malprofito por anarkiismo kaj aliaj socialistaj movadoj. En Francujo kaj Usono, ekzemple, iuj anoj de la gravaj sindikatismaj movadoj de la CGT kaj la IWW forlasis tiujn organizaĵojn kaj aniĝis en la 3-a Internacio.[149]
La revolucia tajdo de 1917–23 vidis la aktivan partoprenadon de anarkiistoj laŭ variaj gradoj de protagonismo. En la germana ribelo konata kiel Germana Revolucio de 1918–1919 kiu establis la fondon de la Bavara Soveta Respubliko la anarkiistoj Gustav Landauer, Silvio Gesell kaj Erich Mühsam havis gravajn estrajn postenojn ene de la revoluciaj konsiliismaj strukturoj.[150][151] En la italaj okazaĵoj konataj kiel biennio rosso[152] la anarki-sindikatisma sindikato Unione Sindacale Italiana "kreskis al 800,000 membroj kaj la influo de la Itala Anarkiista Unio (20,000 membroj plus Umanita Nova, ties ĉiutaga ĵurnalo) kreskis kongrue..." Anarkiistoj estis la unuaj kiuj sugestis okupi laborlokojn.[153] En la Meksika revolucio la Meksika Liberala Partio estis establita kaj dum la komencaj 1910-aj jaroj ĝi kondukis al serio de militaj atakoj konduke al la konkero kaj okupado de kelkaj urboj kaj distriktoj en Baja California kun la helpo de la estreco de anarki-komunisto Ricardo Flores Magón.[154]
En Parizo, la grupo Dielo Truda de rusiaj anarkiistaj ekzilitoj, kiu inkluzivis Nestor Maĥno, findecidis, ke anarkiistoj devis evoluigi novajn formojn de organizo, responde al la strukturoj de bolŝevismo. Ilia manifesto de 1926, nomita Organiza Platformo de la Ĝenerala Sindikato de Anarkiistoj (Malneto), estis subtenita de iuj anarki-komunistoj, sed kontraŭita de multaj aliaj. Platformismaj grupoj hodiaŭ inkluzivas je la Laborista Solidareca Movado en Irlando kaj je la Nord-Orienta Federacio de Anarki-Komunistoj (NEFAC) en Nord-Ameriko.
Sinteza anarkiismo aperis kiel organiza alternativo al platformismo kiu klopodas kunigi anarkiistojn de diversaj tendencoj sub la principoj de anarkiismo sen adjektivoj.[155] En la 1920-aj jaroj tiu formo trovis siajn ĉefajn proponantojn ĉe Volin kaj Sebastien Faure.[156] Ĝi estas la ĉefa principo malantaŭ la anarkiismaj federacioj grupigitaj ĉirkaŭ la nuntempa tutmonda Internacio de Anarkiistaj Federacioj.[157]
Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, la stariĝo de faŝismo en Eŭropo aliformigis la anarkiisman konflikton kontraŭ la ŝtato. En Italujo okazis la unuaj luktoj inter anarkiistoj kaj faŝistoj. Italaj anarkiistoj grave rolis en la kontraŭfaŝisma organizaĵo Arditi del Popolo, kiu estis plej forta en regionoj kun anarkiismaj tradicioj, kaj kiu venkis sukcese plurfoje; ili sukcese forpelis la Nigraĉemizukojn for de la anarkiista fortejo de Parmo en aŭgusto, 1922.[158] En Francujo, kie la Ekstremdekstrismaj Ligoj preskaŭ ribelis en la tumultoj de Februaro, 1934, anarkiistoj disiĝis pri politiko de unuiĝinta fronto.[159]
Anarkiistoj en Francio[160] kaj Italio[161] estis aktivaj en la Rezistado dum la Dua Mondmilito. En Germanio la anarkiisto Erich Mühsam estis arestita pro nekonataj akuzoj frumatene de la 28a de Februaro 1933, malmultajn horojn post la Incendio de Reichstag en Berlino. Joseph Goebbels, la Nazia Propaganda Ministro, etikedis lin kiel unu el "tiuj judaj renversemuloj." Dum la venontaj deksep monatoj, li estis enprizonigita en la koncentrejojn de Sonnenburg, Brandenburgo kaj finfine, Oranienburg. La 2an de Februaro 1934, Mühsam estis translokigita al nazia koncentrejo ĉe Oranienburg kie la nokton de la 9a de Julio 1934, Mühsam estis torturita kaj murdita fare de la gvardioj; lia batita kadavro estis trovita pendita ĉe necesejo la venonta mateno.[162]
En Hispanujo, la CNT unue rifuzis aliĝi al balota alianco de la populara fronto, kaj ĝia abstino kaŭzis balotogajnon de la dekstrismo. Sed en 1936, la CNT ŝanĝis sian politikon, kaj anarkiistaj voĉdonoj helpis redoni al la populara fronto potencon. Monatojn poste, la reganta klaso respondis per provo de puĉa ŝtatrenverso, kaj la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) komenciĝis.[163] Responde al la milita ribelo, anarkiisme inspirita movado de kamparanoj kaj laboristoj, subtenita de armhavantaj milicoj, ekregis Barcelonon kaj grandajn regionojn de kampara Hispanujo, kie ili kolektivigis la teron.[164] Sed eĉ antaŭ la faŝisma venko en 1939, la anarkiistoj estis venkitaj en amara lukto kontraŭ la stalinistoj, kiuj kontrolis la disdonon de milita helpo al la respublikana kaŭzo de Sovetunio.[165]
Laŭ Noam Chomsky, "la komunistoj estis ĉefe responsaj pro la detruo de hispanaj anarkiistoj. Ne nur en Katalunio — la komunismaj armeoj ĉefe detruis la kolektivojn aliloke. La komunistoj ĉefe agadis kiel polica forto de la sekureca sistemo de la Respubliko kaj estis tre multe kontraŭaj al la anarkiistoj, parte ĉar Stalin ankoraŭ esperis tiame havi ioman tipon de interkonsento kun okcidentaj landoj kontraŭ Hitler. Tio kompreneble malsukcesis kaj Stalin retiris la subtenon al la Respubliko. Ili eĉ retiris la hispanajn orrezervojn."[166] La okazaĵo konata kiel Hispana Revolucio estis laborista socia revolucio kiu komencis dum la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito en 1936 kaj rezultis en la disvastigita realigo de anarkiismaj kaj plej amplekse liberecanaj socialismaj organizaj principoj tra variaj partoj de la ladno dum du al tri jaroj, ĉefe en Katalunio, Aragono, duono de Andaluzio, kaj partoj de Valencilando. Multo de la hispana ekonomio estis metita sub laborista kontrolo; en anarkiismaj fortejoj kiaj Katalunio, la proporcio estis tiom alta kiom ĝis 75%, sed pli malalta en areoj kun forta influo de la Komunista Partio de Hispanio, ĉar la sovet-aliancita partio aktive rezistis klopodojn de kolektivigo kiujn ili ne povis kontroli. Fabrikoj estis administrataj pere de laboristaj komitatoj, ruraj areoj iĝis kolektivigitaj kaj regataj kiel liberecanaj komunumoj. Anarkiista historiisto Sam Dolgoff ĉirkaŭkalkulis ke ĉirkaŭ ok milionoj da personoj partoprenis rekte aŭ almenaŭ nerekte en la Hispana Revolucio,[167] kiun li postulis kiel "pli proksima al la realigo de la idealo de libera senŝtata socio je ampleksa skalo ol ajna alia revolucio en la historio."[168]
Kiel rakontis George Orwell kaj aliaj eksterlandaj observantoj kaj naciaj historiistoj, trupoj gviditaj de stalinistoj subpremis la kolektivojn kaj persekutis malkonsentajn marksistojn kaj anarkiistojn.[169] La elstara itala anarkiisto Camillo Berneri, kiu estis volontulo por lukti kontraŭ Franco estis murdita anstataŭe en Hispanio fare de pafistoj asociataj kun la Hispana Komunista Partio.[170][171][172] La urbo Madrid kapitulacis al la frankistaj fortoj fare de la lasta ne-frankista urbestro de la urbo, la anarkiisto Melchor Rodríguez García.[173]
Anarkiismo klopodis reorganiziĝi post la Dua Mondmilito kaj tiukuntekste la organiza diskuto inter sinteza anarkiismo kaj platformismo pligraviĝis denove speciale en la anarkiismaj movadoj de Italio kaj Francio. La Meksika Anarkiisma Federacio estis establita en 1945 post la Anarkiisma Federacio de Centro unuiĝis kun la Anarkiisma Federacio de la Federala Distrikto.[174] Komence de la 1940-aj jaroj, la Antifaŝisma Internacia Solidareco kaj la Federacio de Anarkiismaj Grupoj de Kubo merĝis en la granda nacia organizo Asociación Libertaria de Cuba (Kuba Liberecana Asocio).[175] El 1944 al 1947, la Bulgara Anarkiisma Komunista Federacio reaperis kiel parto de la movado de fabrikaj kaj laborejaj komitatoj, sed ĝi estis subpremata de la nova komunisma reĝimo.[176] En 1945 en Francio la Anarkiisma Federacio kaj la anarkisindikatisma sindikato Confédération Nationale du Travail estis establita en la venonta jaro dum la ankaŭ sinteza Federazione Anarchica Italiana estis fondita en Italio. Koreaj anarkiistoj formis la Ligon de Liberaj Socikonstruistoj en Septembro 1945[176] kaj en 1946 estis fondita la Japana Anarkiisma Federacio.[177] En Majo 1948 okazis en Parizo Internacia Anarkiisma Kongreso kun delegitoj el tuta Eŭropo.[176] Post la Dua Mondmilito, aperis en la Fraye Arbeter Shtime alvokon detalante la lukton de germanaj anarkiistoj kiu petis al usonanoj helpon por elteni ilin. Februare 1946, la sendado de helpaj pakaĵoj al anarkiistoj en Germanio estis grand-skala operacio. La Federacio de Liberecanaj Socialistoj estis fondita en Germanio en 1947 kaj Rudolf Rocker verkis por ties organo, Die Freie Gesellschaft, kiu survivis ĝis 1953.[178] En 1956 estis fonbdita la Urugvaja Anarkiisma Federacio.[179] En 1955 la Anarki-komunisma Federacio de Argentino renomiĝis kiel Argentina Liberecana Federacio. La Federacio de Sindikatismaj Laboristoj estis sindikatisma grupo funkcianta en postmilta Britio,[180] kaj unu el la plej fruaj antaŭaĵoj de Solidarity Federation. Ĝi estis formita en 1950 fare de membroj de la dissolvita Anarkiisma Federacio de Britio.[180] Malkiel ĉe la AFB, kiu estis influita de anarki-sindikatismaj ideoj sed laste ne sindikatismaj mem, la FSL decidis sekvi pli definitivan sindikatisman, laborist-centritan strategion.[180]
Anarkiismo pluinfluis gravajn literaturajn kaj intelektulajn personojn tiuepokajn, kiaj Albert Camus, Herbert Read, Paul Goodman, Dwight Macdonald, Allen Ginsberg, George Woodcock, Leopold Kohr,[181][182] Julian Beck, John Cage[183] kaj la grupon de la franca superrealisma grupo estrita de André Breton, kiu malferme aliĝis al anarkiismo kaj kunlaboris en la Fédération Anarchiste.[184]
Anarki-pacismo iĝis influa en la tiamaj kontraŭatomenergia kaj kontraŭmilita movadoj[185][186] kiel videblas en la aktivado kaj verkado de angla anarkiisma membro de la Kampanjo por Nuklea Senarmigado nome Alex Comfort aŭ la simila aktivado de la usonaj katolikaj anarki-pacistoj nome Ammon Hennacy kaj Dorothy Day. Anarki-pacismo iĝis "bazo por kritiko de militsmo ambaŭflanke de la Malvarma Milito."[187] La reapero de anarkiismaj ideoj dum tiu periodo estas bone dokumentata en la verko de Robert Graham Anarchism: A Documentary History of Libertarian Ideas, Volume Two: The Emergence of the New Anarchism (1939–1977).[176]
Afero de populara intereso en anarkiismo okazis en okcidentaj landoj dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.[188] Anarkiismo estis influa en la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj[189][190][191] kaj anarkiistoj aktive partoprenis en la studentaj kaj laboristaj protestoj de la fino de la 1960-aj jaroj.[192] En 1968 en Carrara, Italio, estis fondita la Internacio de Anarkiismaj Federacioj dum internacia anarkiisma kongreso okazinta tie en 1968 fare de la tri ekzistantaj eŭropaj federacioj de Francio (nome Fédération Anarchiste), la Federazione Anarchica Italiana de Italio kaj la Iberia Anarkiisma Federacio de Hispanio same kiel la bulgara federacio en la ekzilo en Francio.[193][194]
En la Unuiĝinta Reĝlando en la 1970-aj jaroj tio estis asocia kun la movado de punk rock, kiel ekzempligita de bandoj kiaj Crass kaj Sex Pistols.[195] La krizoj de loĝado kaj dungado en plej el Okcidenta Eŭropo kondukis al la formado de komunumoj kaj al movado de domokupantoj kiaj tiuj de Barcelono, Hispanio. En Danio, domokupantoj okupis eĉ tutan misuzitan militistan bazon kaj deklaris la starigon de la Libera Urbo de Christiania, nome aŭtonoma kvartalo en centra Kopenhago. Ekde la revivigo de anarkiismo en la mezo de la 20a jarcento,[196] aperis nombraj novaj movadoj kaj pensoskoloj. Kvankam feminismaj tendencoj ĉiam estis parto de la anarkiisma movado en la formo de anarki-feminismo, ili revenis forte dum la dua tajdo de feminismo en la 1960-aj jaroj. Anarkiisma antropologo David Graeber kaj la anarkiisma historiisto Andrej Grubacic markis rompon inter generacioj de anarkiismo, el kiuj tiuj "kiuj ofte ankoraŭ ne forskuis la sektemajn kutimojn" de la 19a jarcento kontrastis kun la plej junaj aktivuloj kiuj estas "multe pli informitaj, inter aliaj elementoj, fare de indiĝenaj, feminismaj, ekologiaj kaj kultur-kritikaj ideoj", kaj kiuj komence de la 21a jarcento formis "multegan majoritaton" de anarkiistoj.[197]
Komence de la 21a jarcento, anarkiismo kreskis en populareco kaj influo kiel parto de la kontraŭ-milita, la kontraŭ-kapitalisma, kaj de la kontraŭ-tutmondiga movadoj.[198] Anarkiistoj iĝis konataj pro sia engaĝiĝo en protestoj kontraŭ la kunsidoj de la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO), kaj la Grupo de la Ok, kaj de la Monda Ekonomia Forumo. Kelkaj anarkiismaj frakcioj ĉe tiuj protestoj entreprenis tumultojn, detruon de havaĵoj, kaj perfortaj kontraŭstaroj ĉe polico. Tiuj agoj estis foje akcelitaj de intencaj, senestrecaj, sennomaj grupoj konataj kiel nigraj blokoj; aliaj organizaj taktikoj pionirigataj tiuepoke estas sekureca kulturo, afinecgrupoj kaj la uzado de sencentrigitaj teknologioj kiaj interreto.[198] Grava evento de tiu periodo estis la kontraŭstaroj ĉe la Protestoj kontraŭ la Konferenco de la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1999 en Seatlo.[198] Laŭ la fakulo pri anarkiismo Simon Critchley, "nuntempa anarkiismo povas esti vidata kiel povega kritiko de la pseŭdo-liberecanismo de nuntempa nov-liberalismo ... Oni povus diri ke nuntempa anarkiismo temas pri respondecemo, ĉu seksa, ekologia aŭ soci-ekonomia; ĝi fluas el sperto de konscio pri la diversaj vojoj per kiuj Okcidento rabas la ceteron; ĝi estas etika maljusteco de evidenta malegaleco, malriĉigo kaj malliberigo kiu estas tiom tuŝebla surloke kiom tutmonde."[199]
Internaciaj anarkiismaj federacioj nune ekzistantaj, spite la tuj ŝanĝantaj evoluoj dum la lastaj jardekoj, estas la Internacio de Anarkiistaj Federacioj, kaj je pli malgranda kongruo (tio estas ne tiom pure anarkiismaj) la Internacia Laborista Asocio, kaj eĉ malpli anarkiisma la Internacia Liberecana Solidareco. La plej granda organizata anarkiismema movado nuntempe estas en Hispanio, en la formo de la Confederación General del Trabajo (CGT) kaj la Confederación Nacional del Trabajo (CNT). La membroj de CGT estis ĉirkaŭkalkulita inter 60 000 kaj 80 000. La CNT havas malpli da membroj sed ĝi sekvas pli kongrue la anarkiismajn tendencojn nerilati al la ŝtato. Aliaj aktivaj sindikatismaj movadoj aŭ organizoj estas en Svedio la Sveriges Arbetares Centralorganisation (SAC) kaj la Syndikalistiska ungdomsförbundet (anarkosindikatisma junularfederacio); la CNT-AIT en Francio; la Unione Sindacale Italiana en Italio; en Usono la Workers Solidarity Alliance kaj en Unuiĝinta Reĝlando Solidarity Federation kaj Anarkiista Federacio. Ankaŭ la revoluciaj industriaj sindikatanoj Industrial Workers of the World, kiuj proklamas 3,000 kotizantajn membrojn, kaj la Internacia Laborista Asocio, anarki-sindikatisma sukcedanto de la Unua Internacio, restas aktive.
Juda anarkiismo estas ĝenerala termino, kiu ampleksas diversajn esprimojn de anarkiismo ene de la juda komunumo.
Multaj homoj juddevenaj, kiel Emma Goldman, Alexander Berkman, Martin Buber, Murray Bookchin kaj Noam Chomsky, rolis en la historio de anarkiismo. Tamen, aldone al tiuj juddevenaj anarkiistoj, ankaŭ ekzistis specife judaj anarkiismaj movadoj, ene de la jida-parolantaj komunumoj de orienta kaj meza Eŭropo kaj la okcidentaj urboj, al kiuj ili migris, ekde la malfrua deknaŭa jarcento ĝis la Dua Mondmilito. Ĉiuj membroj de la unua anarkiisma grupo en la Rusa Imperio, kiu estis formita en 1903 en Białystok, estis judoj.[200] Jida-parolantaj judoj partoprenis en la Internacia Anarkiista Kongreso de Amsterdamo en 1907.
Judaj anarkiismaj movadoj tendencis emfazi la internaciisman karakteron de la movado, sed multaj el ili ankaŭ subtenis sian nacian kulturon kaj koncentris sin sur specife judaj aferoj. Ili vigle eldonis jidan anarkiisman literaturon ekde la 1880aj jaroj ĝis la 1950aj jaroj kaj, sur multe pli malgranda skalo, ĝis la 1980aj jaroj; la lasta jida perioda eldono, Problemen, estis eldonita en 1991. Krom multaj originalaj libroj, broŝuroj, poemoj kaj eseoj, ĉiuj el la gravaj verkoj de Pierre-Joseph Proudhon, Mikhail Bakunin, Peter Kropotkin, Errico Malatesta, Henry Thoreau, Leo Tolstoy, Max Stirner kaj aliaj anarkiistoj estis tradukita al la jida. Rudolf Rocker, nejuda germana anarkiisto, studis la jidan kaj aŭtoris multajn jidajn librojn, broŝurojn kaj artikolojn. Plej multaj judaj anarkiistoj estis anarki-sindikatistoj, dum kelkaj aliaj estis individuismaj anarkiistoj.
Dum multaj judaj anarkiistoj estis nereligiaj aŭ foje fervore kontraŭreligiaj, ankaŭ kelkaj religiaj anarkiistoj kaj profesiaj anarkiismaj pensuloj kombinis nuntempajn radikalajn ideojn kun tradicia judismo. Ankaŭ kelkaj sekularaj kontraŭaŭtoritatistoj, kiel Abba Gordin kaj Erich Fromm, rimarkis menciindan similecon inter anarkiismo kaj multaj kabalaj ideoj, precipe en ties ĥasidisma interpreto. Kelkaj judaj mistikaj grupoj baziĝis sur kontraŭaŭtoritatismaj principoj, iom simile al la kristanaj Kvakeroj kaj Duĥoboroj. Martin Buber, profunde religia filozofo, ofte menciis la ĥasidan tradicion.
Estas diversaj anarkiismaj grupoj en Israelo. En la komenco de la 21a jarcento, la israela grupo konata kiel Anarkiistoj Kontraŭ la Muro fariĝis ĝenerale konata en la daŭra lukto kontraŭ la kreo de la diversmaniere nomata Apartiga Muro/Barilo/Baro sur la okcidenta riverbordo de Jordano. Kvankam la plejparto de ili estas judoj, membroj de la grupo ne difinas sin kiel "judaj anarkiistoj."
Anarkiismo en Ĉinio estis grava intelekta forto en la reformismaj kaj revoluciaj movadoj en la komenco de la 20-a jarcento. En la jaroj antaŭ kaj post la renverso de la dinastio Qing, anarkiistoj insistis, ke vera revolucio ne estu politika, anstataŭante unu registaron per alia, sed devas renversi tradician kulturon kaj krei novajn sociajn praktikojn, speciale en la familio. La termino "anarkiismo" estis tradukita en ĉina lingvo kiel 無政府主義 (wúzhèngfǔ zhǔyì) laŭvorte, "la doktrino de neregistaro." Ĉinaj studentoj en Japanio kaj Francio entuziasme serĉis anarkiistajn doktrinojn por unue kompreni sian hejmlandon kaj poste ŝanĝi ĝin. Tiuj grupoj fidis je edukado por krei kulturon en kiu forta registaro ne estu necesa ĉar viroj kaj virinoj estas homaj en siaj rilatoj unuj kun aliaj kaj en la familio kaj en la socio. Grupoj en Parizo kaj Tokio publikigis gazetojn kaj tradukojn kiuj estis entuziasme legataj en Ĉinio kaj la Pariza grupo organizis la Labor-Studajn Programojn kiuj portis studentojn al Francio.
Anarkiismo en Afriko rilatas al la anarkiisma movado sur la afrika kontinento. Ĉirkaŭ ducent milionoj da homoj vivis sen ŝtato en antaŭkolonia Afriko. Verkintoj levas la supozon de la ekzisto de "anarkiismaj elementoj" en pluraj da tiuj komunumoj, malsamaj stadioj de evoluo kaj historio de tiuj socioj.
Anarkiismo estas filozofio, kiu enkorpigas multajn diversajn kaj malsamajn sintenojn, tendencojn, kaj pensoskolojn; tiel, oftas malkonsento pri demandoj de valoroj, ideologio, kaj taktikoj. La kongrueco de kapitalismo (kiun anarkiistoj kutime malakceptas, laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio), naciismo, kaj religio ene de anarkiismo estas amplekse disputata. Simile, anarkiismo ĝuas malsimplan interrilaton kun ideologioj kiel Marksismo, komunismo, kaj anarki-kapitalismo. Anarkiistoj povas esti inspiritaj de humanismo, dia aŭtoritato, etika egoismo, aŭ de multaj aliaj alternativaj etikaj ismoj.
Fenomenoj kiel civilizacio, teknologio (t.e., ene de anarki-primitivismo kaj insurekta anarkiismo), kaj la demokrata procedo estas akre kritikitaj de iuj anarkiismaj tendencoj, kaj samtempe laŭditaj de aliaj. Anarkiismaj sintenoj pri raso, genro, kaj la naturmedio ŝanĝiĝis ege ekde la moderna origino de la filozofio en la 18-a jarcento.
Je taktika nivelo, dum propagando pro agado estis taktiko uzita de anarkiistoj en la 19-a jarcento (ekz. en la nihilisma movado), modernaj anarkiistoj (ekzemple anarki-pacistoj) proponas alternativajn metodojn por starigi anarkiisman socion kiel senperforto, alternativa ekonomio, kaj kontraŭŝtata kripto-anarkiismo. La diverseco en anarkiismo kaŭzis amplekse malsamajn uzojn de la samaj terminojn inter malsamaj anarkiismaj tradicioj, fakto kiu gvidis al multaj difinaj demandoj en anarkiisma teorio.
Koincide kaj disige inter diversaj pensoskoloj, kelkaj interesaj temoj kaj internaj polemikoj vekis debatojn konstante en la anarkiisma teorio.
Grava afero ene de anarkiismo estas la koncepto de la libera amo.[201] La defendantoj de la libera amo konsideras radikojn tiom ren kiom ĝis Josiah Warren kaj al eksperimentaj komunumoj, kiuj vidis seksan liberon kiel klara, rekta esprimo de la individua suvereneco. La koncepto de libera amo partikulare interplektiĝis kun la virinaj rajtoj ĉar plej el la seksa juro diskriminaciis kontraŭ virinoj: por ekzemplo, pere de la geedza juro kaj de decidoj kontraŭ la kontraŭnaska kontrolo.[202] Plej grava usona gazeto por libera amo estis Lucifer the Lightbearer (1883–1907) eldonita de Moses Harman kaj Lois Waisbrooker,[203] sed ankaŭ tie ekzistis la gazeto The Word (La Mundo) de Ezra Heywood kaj Angela Heywood (1872–1890, 1892–1893).[202] Free Society (1895–1897 kiel The Firebrand; 1897–1904 kiel Free Society) estis ĉefa anarkiisma gazeto en Usono je la fino de la 19a kaj la komenco de la 20a jarcentoj.[204] Tiu publikaĵo defendis la rajton al libera amo kaj la virinan rajtojn, kaj kritikis la "comstockery" – cenzuremo de seksa informado. Ankaŭ M. E. Lazarus estis grava usona individuisma anarkiisto ku disvastigis la koncepton de libera amo.[202]
En la novjorka kvartalo Greenwich Village, bohemiecaj feministoj kaj socialistoj defendis mem-realigadon kaj plezuron por virinoj (kaj ankaŭ por viroj) en la ĉiutageco. Ili kuraĝid ludi per seksaj roloj kaj sekseco,[205] kaj la malferme duseksa radikalulo Edna St. Vincent Millay kaj la lesba anarkiistino Margaret Anderson elstaris inter ili. Diskutgrupoj organizitaj de la Villagers (vilaĝanoj) estis ĉeestitaj de Emma Goldman, inter aliaj. Magnus Hirschfeld notis en 1923 ke Goldman "kampanjis kuraĝe kaj sendube por individuaj rajtoj, kaj ĉefe por tiuj kiuj esis senigitaj je ties rajtoj. Tiele ŝajne ŝi estis la unua kaj nura virino, kaj la unua kaj nura usonano, kiu entreprenis la defendon de la samseksa amo antaŭ la ĝenerala publiko."[206] Fakte, antaŭ Goldman, aliseksema anarkiisto Robert Reitzel (1849–1898) parolis pozitive pri samseksemo el la komenco de la 1890-aj jaroj en sia gazeto de Detroito germanlingva nome Der arme Teufel (povra diablo). En Argentino anarki-feministo Virginia Bolten publikigis la gazeton nomita La Voz de la Mujer (la virina voĉo), kiu estis publikigita naŭfoje en Rosario inter la 8a de Januaro 1896 kaj la 1a de Januaro 1897, kaj estis revivigita, dum mallonge, en 1901.[207]
En Eŭropo la ĉefa propagandisto de la libera amo ene de individuisma anarkiismo estis Emile Armand.[208] Li proponis la koncepton de la camaraderie amoureuse (amkamaradeco) por paroli pri libera amo kiel eblo de volonta seksa trafo inter konsentintaj plenkreskuloj. Li estis ankaŭ konstanta proponanto de pluramemo.[208] En Germanio la stirneranoj nome Adolf Brand kaj John Henry Mackay estis pioniraj kampanjantoj por la akceptado de masklaj ambaŭseksemo kaj samseksemo. Mujeres Libres estis anarkiisma virinorganizaĵo en Hispanio kiu celis havigi povon al la laboristaj virinoj. Ĝi estis fondita en 1936 fare de Lucía Sánchez Saornil, Mercedes Comaposada kaj Amparo Poch y Gascón kaj havis proksimume ĝis 30,000 membrojn. Tiu organizo estis bazita sur la ideo de "duobla lukto" kaj por la virina liberigo kaj por la socia revolucio kaj argumentis ke la du celoj estas same gravaj kaj estu klopoditaj paralele. Por akiri interhelpan subtenon, ili kreis retojn de anarkiismaj virinoj.[209] Lucía Sánchez Saornil estis ĉefa fondinto de la hispana anarki-feminisma federacion Mujeres Libres kiu estis malferma al lesbanismo.[210] Ŝi publikigis en vario de literaturaj gazetoj sub masklaj pseŭdonimoj, kaj tiele ŝi povis esplori lesbanecajn temojn[211] en epoko kiam samseksemo estis krimigita kaj suferanta cenzuron kaj juran punon.
Pli ĵuse, la brita anarki-pacista Alex Comfort akiris elstarecon dum la seksa revolucio ĉar verkis la furoran seksan gvildlibron The Joy of Sex. La temo de libera amo ricevis ankaŭ traktadon en la verko de franca anarki-hedonisto filozofo Michel Onfray en verkoj kiaj Théorie du corps amoureux : pour une érotique solaire (2000) kaj L'invention du plaisir : fragments cyréaniques (2002).
Por la angla anarkiisto William Godwin edukado estis "la ĉefa rimedo per kiu oni povas atingi ŝanĝon."[212] Godwin vidis ke la ĉefa celo de edukado estu la atingo de feliĉo.[212] Por Godwin edukado devus havi "respekton por la infana aŭtonomeco kio formetas ajnan formon de bridado," "pedagogion kiu respektu tion kaj serĉu konstrui la propran motivadon kaj iniciatojn de la infano," kaj "koncernon pri la infana kapablo rezisti ideologion transmititan tra la lernejo."[212] En sia verko Enquiry Concerning Political Justice li kritikas la ŝtatpatronitan lernejosistemon "pro la konto de ties evidenta alianco kun la nacia registaro".[213] Pionira usona anarkiisto Josiah Warren antaŭenigis alternativajn edukespertojn en la liberecanajn komunumojn kiujn li establis.[214] Max Stirner verkis en 1842 longan eseon pri edukado nome The False Principle of our Education. En ĝi Stirner nomigas sian edukan principon "personalisma" klarigante ke memkompreno konsistas en ĉiuhore mem-kreado. Edukado por li estas krei "liberajn homojn, suverenajn karakterojn" laŭ kio li celas "eternajn karakterojn ... kiuj estas tiele eternalaj ĉar ili formiĝas ĉiumomente".[215]
En Usono "liberpenso estis baze kontraŭkristana, kontraŭklerikala movado, kies celo estis fari la individuon politike kaj spirite libera por decidi pri si mem je religiaj aferoj. Nombraj kontribuantoj al la gazeto Liberty (1881–1908, anarkiisma publikaĵo) estis elstaraj figuroj kaj en liberpenso kaj en anarkiismo. La individuisma anarkiisto George MacDonald estis kuneldonisto de Freethought kaj dum tempo, The Truth Seeker. E.C. Walker estis kuneldonisto de elstara liberpensa/liberama gazeto Lucifer, the Light-Bearer".[216] "Multaj el la anarkiistoj estis ardaj liberpensuloj; represaĵoj el liberpensaj gazetoj kiaj Lucifer, the Light-Bearer, Freethought kaj The Truth Seeker aperis en Liberty... La eklezioj estis rigardataj keil ofta aliancano de ŝtato kaj subprema forto en kaj de si mem".[216]
En 1901, la kataluna anarkiisto kaj liberpensulo Francesc Ferrer i Guàrdia establis "modernan" aŭ progresemajn lernejojn en Barcelono defie de eduka sistemo kontrolita de la Katolika Eklezio.[217] La asertita celo de tiuj lernejoj estas "eduki la laboristan klason laŭ racia, sekulara kaj ne-deviga maniero". Fiere kontraŭ-klerikala, Ferrer kredis en "libero en edukado", nome edukado libera el la aŭtoritato de eklezio kaj ŝtato.[218] Murray Bookchin verkis: "Tiu periodo (1890aj jaroj) estis la hegemonia de liberecanaj lernejoj kaj pedagogiaj projektoj en ĉiuj areoj de lando kie anarkiistoj ĝuis iome da influo. Eble la plej bone konata klopodo en tiu kampo estis la Moderna Lernejo (Escuela Moderna) de Francisco Ferrer, nome projekto kiu faris konsiderindan influon sur la kataluna edukado kaj sur la eksperimentaj teknikoj de instruado ĝenerale."[219] La Escuela Moderna, kaj la idearo de Ferrer ĝenerale, formis la inspiron por serio de Modernaj Lernejoj en Usono,[217] Kubo, Sudameriko kaj Londono. La unua de tiuj estis startita en Novjorko en 1911. Ĝi inspiris ankaŭ la italan gazeton Università popolare, fondita en 1901. Rusa kristana anarkiisto Leo Tolstoj establis lernejon por kamparanaj infanoj en sia bieno.[220] La edukaj eksperimentoj de Tolstoj estis mallongdaŭraj pro la ĉikanado fare de la cara sekreta polico.[221] Tolstoj establis konceptan diferencon inter edukado kaj kulturo.[220] Li pensis ke "Edukado estas la tendenco de unu homo fari alian ĝuste same kiel li mem... Edukado estas kulturo sub limigoj, kulturo estas libera. [Edukado estas] kiam instruado estas deviga al la lernanto, kaj kiam instruado estas ekskluda, tio estas kiam oni instruas nur tiujn temojn kiujn la edukisto konsideras kiel necesaj".[220] Por li "sen pelado, edukado estas transformita en kulturo".[220]
Pli ĵusa liberecana tradicio pri edukado estas tiu de senlernejado kaj de la libera lernejo en kiuj infanregata agado anstataŭas pedagogiajn alproksimiĝon. Eksperimentoj en Germanio kondukis al la fondo fare de A. S. Neill de tio kio iĝos la Lernejo Summerhill en 1921.[222] Summerhill estas ofte citata kiel ekzemplo de anarkiismo en praktikado.[223][224] Tamen, kvankam Summerhill kaj aliaj liberaj lernejoj estas radikale liberecanaj, ili diferencas laŭ principoj el tiuj de Ferrer ĉar ne defendas malferman politikan alproksimiĝon al klasbatalo.[225]
Aldone al organizado de lernejoj laŭ liberecanaj principoj, anarkiistoj ankaŭ pridemandis la koncepton de lernejo mem. La termino senlernejado estis popularigita ankaŭ de Ivan Illich, kiu argumentis ke la lernejoj kiel institucio estas disfunkciaj por mem-determinita lernado kaj servas al la kreado de konsum-socio anstataŭe.[226]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.