From Wikipedia, the free encyclopedia
Ananindeua estas urbego (preskaŭ metropolo) kaj municipo de la brazila subŝtato Parao. Ĝi apartenas al urbaro de Belém kiel naveda antaŭurbo aŭ antaŭurbo.
Ananindeua | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 67000-000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 478 778 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2 512 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 22′ S, 48° 22′ U (mapo)-1.3658333333333-48.371944444444 [+] | ||
Alto | 20 m [+] | ||
Areo | 190,58 km² (19 058 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ananindeua [+] | |||
Ananindeua situas en norda parto de Brazilo sur la marborda ebenaĵo laŭ golfo (same enfluejo de rivero) apud Belém. Ankaŭ kelkaj insuloj apartenas al la urbego. Belém troviĝas 14, São Luís 475, Manaus 1308, Natalo (Brazilo) 1542, Braziljo 1604, Recife 1668, Maceió 1678, Salvador de Bahio 1688, Goiânia 1705, Belo Horizonte 2119, Campinas 2399, São Gonçalo 2453, Rio-de-Ĵanejro 2459, Guarulhos 2466, San-Paŭlo (urbo) 2473, Curitiba 2677, Porto Alegre 3202 km.
Tiu loko komence estis fervoja haltejo, poste urbeto por studentoj, dume la loko longe apartenis administre al Belém. Ananindeua sendependiĝis en 1943. En la 1970-aj jaroj multe da loĝejoj estis konstruitaj, sed la urbego estas ankaŭ (nun) "dormoĉambro" de Belém.
Ananindeua havas ekvatoran klimaton. Estas unusola sezono, ĉiam konstante estas varmo kun pluvo. Jare pluvas pli ol 2000 mm. La temperaturo apenaŭ varias (averaĝe 25 °C).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.