From Wikipedia, the free encyclopedia
La forto de altiro aŭ dispuŝo inter du konduktiloj kun elektra kurento estas ofte nomata la forto de Ampère. La kaŭzo de ĉi tiu forto estas, ke ĉiu konduktilo kun kurento generas magnetan kampon laŭ la leĝo de Biot-Savart, kaj pro tio je la alia konduktilo efikas la lorenca forto. La leĝo de forto de Ampère estas formulo, kiu donas valoron de la forto.
La plej simpla okazo de leĝo de forto de Ampère estas sekva: por du maldikaj rektaj senmovaj paralelaj konduktiloj, la forto por unuobla longo de unu konduktilo fare de la tuta alia konduktilo en vakuo estas
kie km estas la magneta forta konstanto,
La valoro de km dependas de la sistemo de unuoj elektita. En la SI-a sistemo,
kie μ0 estas la magneta konstanto, precize difinita kiel
kaj ĉi tio donas la difinon de la ampero, la SI-a unuo de elektra kurento. Tiel, ampero estas tia kurento ke, por du paralelaj konduktiloj kun kurento de 1 ampero en ĉiu, situantaj je 1 metro aparte unu de la alia en vakuo, la forto sur ĉiu parto de longo 1-metra de ĉiu konduktilo, pro la tuta alia konduktilo, estas precize 2×10−7 N.
Tiel en la SI-a sistemo la leĝo havas formon:
Pli ĝenerala formulo de leĝo de forto de Ampère por ajnaj geometriaj formoj de la konduktiloj enhavas liniajn integralojn kaj estas
kie
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.