Amindumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Amindumo, ĉirkaŭflirtade, ĉirkaŭflatado aŭ koketado, temas pri homaj interagoj kiuj kutime signifas romantikan aŭ seksan intereson por la vidalvidulo. Ĝi precipe konsistas el interparolado en kiu unu aŭ ambaŭ personoj strebas proksimiĝi emocie aŭ/kaj fizike al la partnero, sed dum kiu ankaŭ la korpa lingvaĵo kaj la mallongaj fizikaj tuŝoj ludas rolon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/61/%E2%80%9CPiropoa%E2%80%9D%2C_Jazinto_Olabe.jpg/320px-%E2%80%9CPiropoa%E2%80%9D%2C_Jazinto_Olabe.jpg)
La celo de tia kontakto estas aŭ plua proksimiĝo por povi decidi pri ebla rilato aŭ jam la volo de unu aŭ ambaŭ koramikiĝi kun la alia, aŭ nur seksumi. Tiukaze, amindumado rapide fariĝas antaŭludo.
Amindumo povas konsisti el:
- interrigardo kaj ekrigardoj, okulumi;
- senafekta tuŝo;
- perpiedumi: perpiede atentigi iun (sub tabloj, ktp…);
- diversaj signoj kiel tuŝi siajn kapharojn;
- ŝerce taŭzi iun;
- provokema pozo.