Amindaj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Amindaj estas studenta esperantlingva muzikgrupo el Kubo, kiu debutis per serio de koncertoj dum la sinsekvaj 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano kaj 66-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte (2010). La grupo formiĝis la 30-an de aŭgusto 2009 en Contramaestre, danke al iniciato de instruistino Graciela Morgado Rodríguez, kaj konsistigas ĝin 11 studentoj kaj instruistoj de la arta lernejo en tiu urbo.
Amindaj | |
---|---|
Amindaj en la 66-a Internacia Junulara Kongreso en Kubo | |
Bazaj informoj | |
Deveno | Contramaestre, Kubo |
Ĝenroj | Kuba muziko |
Aktivaj jaroj | 2009 – nuntempo |
Eldoninto | Vinilkosmo |
Parencaj temoj |
Esperanto-muziko |
Retejo | Amindaj |
Inter la kantoj de Amindaj plej multaj estas verkitaj de Julián Hernández Angulo. Aliaj venas de diversaj famaj kubaj verkistoj. La grupon estras kontrabasisto Yoandris Baños Carrión.
Post aparta sukceso dum la kongresoj de 2010, la grupo ekplanis eldoni kompaktdiskon kun sia muziko. Por akiri financajn rimedojn por tiu ĉi celo, Ana Montesinos de Gomis kaj Łukasz Żebrowski lanĉis dum IJK 2010 specialan monkolektan kampanjon. La disko, Amindaj, estis eldonita en oktobro 2011.