From Wikipedia, the free encyclopedia
Ameyugo [ameĜUgo] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Comarca del Ebro.
Ameyugo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09219 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 114 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 39′ N, 3° 4′ U (mapo)42.655555555556-3.0613888888889 [+] | ||
Alto | 555 m [+] | ||
Areo | 12,51 km² (1 251 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ameyugo [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 116 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 140 el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 71 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj kuŝas sur la valo de la rivero Oroncillo ĉe la montoj Obarenes. La municipa teritorio limas kun Encío, Santa Gadea del Cid, Pancorbo, Bugedo kaj Foncea (La Rioja).
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Altable formis parton de la komunumo Cuadrilla de Quintanilla de San García, unu el sep kiuj formis la komunumaron Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, reĝa jurisdikcio kun vicurbestro.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.