Amerika trifingra buntpego
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Amerika trifingra buntpego, Picoides dorsalis, estas birdo de la genro Picoides kaj mezgranda buntpego, tio estas pego, kie ĉefas la koloroj nigra (ĉefe supre) kaj blanka (ĉefe sube), sed ankaŭ aliaj (ĉikaze flava) en markoj ĉekape.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Amerika trifingra buntpego | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amerika trifingra buntpego | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Picoides dorsalis (Baird, 1858) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Tiu buntpego havas longon de 21 cm kaj enverguron de 38 cm kaj ege similaspektas kun la Nigradorsa buntpego, kiu same estas trifingra. Ĝis ĵuse, ĝi estis konsiderita kiel sama specio kiel la Trifingra buntpego, (P. tridactylus).