Ambundoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ambundoj, propralingve plurale Ambundu, en neformala lingvouzo foje Akwambundu („Ni Mbundu“) estas etno de Angolo kaj ampleksas proksimume kvaronon de la angola loĝantaro. Ili loĝas plejparte en larĝa teritoria strio, kiu okcidente tuŝas la marbordon kaj inkluzivas la angolan ĉefurbon Luando, kaj oriente etendiĝas ĝis la norda centro de la lando kaj ĝis la provinco Malanje. La lingvo de la ambundoj estas la kimbunda lingvo. Etnologoj nomas la ambundojn, precipe en la angla lingvo, ofte "nordaj Mbundu", kontraste al la "sudaj Mbundu", do la ovimbundoj parolantaj la umbundan lingvon.
- Kategorio Ambundoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj etno, Suma populacio ...
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Angolo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |