Amatora radia konfirmkarto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Amatora radia konfirmkarto, mallonge konfirmkarto, estas karteto farita el papero aŭ kartono, kiun radioamatoro sendas unu al la alia por konfirmi kontakton. La kartetojn oni sendas kutime per papera poŝto. Por ŝpari kostojn radioamatoraj landaj kluboj organizas la kunsendadon de ĉiuj kartoj al klubo de alia lando per paketo.
Oni proponas alinomi la artikolon «Amatora radia konfirmkarto» al «Konfirmkarto». Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
Mallonga nomo de la karteto estas "QSL", por la internacia telegraf-kodo (aŭ Q-kodo) kiu signifas "mi konfirmas, ke mi ricevis vian elsendon". La Q-kodoj estis elpensitaj unue por pli rapide sendi informojn dum morsa komuniko, sed estas ofte uzataj ankaŭ en voĉa komuniko.
ILERA rekomendas ne uzi la mallongigon QSL dum voĉaj kontaktoj, sed diri "konfirmkarto".