From Wikipedia, the free encyclopedia
Amarilido aŭ latine Amaryllis estas plantgenro el la familio de la Amarilidacoj (Amaryllidaceae). La nur du specioj estas disvastigitaj en la regionoj kun vintra pluvo de la suda Afriko. En la hortikulturejoj ofertataj je adventa kaj kristnaska tempo temas pri la genro hipeastro laŭ la hodiaŭa sistematiko.
Amarilido, Amaryllis | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amaryllis belladonna | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Amaryllis estas multjara herba planto. Tiuj geofitoj formas bulbon kiel rezervorgano. La planto ne havas foliojn dum la seka sezono. Post la florado ĝi ricevas novajn foliojn. La bazaj, alternantaj kaj duliniaj kvin ĝis 11 folioj estas simple mallarĝaj ĝis larĝaj. Ili havas paralelajn vejnojn kaj glatrandaj.
La vertikale staranta forta kaj senfolia tigo de la floraro estas kava kiel ĉe Hippeastrum. En umbela floraro staras du ĝis 12 florojn, kiu estas ĉirkaŭitaj de du brakteoloj. La floroj estas duseksaj, ofte zigomorfaj kaj trinombraj. En du cirkloj staras la tri liberaj petaloj, kiuj estas preskaŭ samformaj.Ekzistas du cirkloj kun po tri samformaj, fekundaj filamentoj. La filamentoj povas kuniĝas ĉe la bazo. Tri karpeloj estas hipogeaj kaj kunkreskintaj al trikamera ovario. En ĉiu ovaria kamero estas kvar ĝis ok ovoloj. La pistilo havas je la pinto triloban stigmon.
La planto havas kapsulfrukton. La karneca semo havas diametron de ĉ. 15 mm.
La kromosoma baza nombro estas x = 11.
Origine la genro Amaryllis havis pli da specioj ol hodiaŭ. Komence de la 20a jarcento oni dividas tiun genron kaj oni rezervis la nomon Amaryllis por la plantoj de la suda Afriko. La genra nomo Amaryllis (greke Ἀμαρυλλίς) venas de ŝafistino el la Bukoliko de Virgilio.
En la genro Amaryllis ekzistas hodiaŭ du specioj. Ambaŭ specioj hejmiĝas en regionoj kun vintra pluvo de Sudafriko:
Amaryllis belladonna:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.