Amadeo de Souza-Cardoso
portugala pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Amadeo de Souza-Cardoso (Mancelos, 14-a de Novembro 1887 - Espinho, 25-a de Oktobro 1918) estis portugala pentristo, pioniro de la moderna arto, kiu pluigis la tendencon markita de la artistoj de avangardo de sia epoko. Kvankam li vivis malmulte, lia verkaro estas elstara referenco en la portugala pentrarto. Li apartenis al la unua generacio de portugalaj modernistaj pentristoj. Li ricevis influon de movadoj kiel kubismo, futurismo kaj ekspresionismo, kaj li atingis ofte nivelon egaleblan al la plej elstara arta produktado de la epoko. Li mortis estante 30-jaraĝa kio markis subitan finon al promesplena pentrokariero. Poste li estis iom forgesita ene kaj ĉefe ekster Portugalio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Amadeo de Souza-Cardoso | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1887 (1887-11-14) en Mancelos |
Morto | 25-an de oktobro 1918 (1918-10-25) (30-jaraĝa) en Espinho |
Mortokialo | Hispana gripo kaj gripo |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Portugalio Reĝlando Portugalio |
Okupo | |
Okupo | karikaturisto pentristo |
Fermi