Alto Gállego
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alto Gállego (aragone Alto Galligo, trad. Supra Gállego) estas komarko de la nordo de la Provinco Ŭesko, en nordo de la regiono Aragono, en Hispanio. Ĝia ĉefurbo estas Sabiñánigo.
La ekonomio estas bazita, ĉefe, iam sur agrikulturo kaj brutobredado kaj nun sur turismo kaj industrio en Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas du skiejoj en Sallent de Gállego (Formigal) kaj Panticosa, termaj banlokoj kaj la urbeto Biescas kun turismo fokusita ĉefe al la romanikaj preĝejoj de Serrablo.