lago en Norvegio From Wikipedia, the free encyclopedia
Altevatnet (samee Álddesjávri) estas la 11-a plej granda lago de Norvegio, kun surfaco de ĉirkaŭ 80 km². La lago estas proksimume 35 km longa kaj averaĝe 2 km larĝa. Ĝi situas en komunumo Bardu kaj estas la plej granda lago en la malnova provinco Troms, ekde 2020 en pli larĝa nova provinco Troms og Finnmark. La lago estas reguligata. La surfaco kuŝas 489 m super la marnivelo. Akvo el la lago elfluas en riveron Barduelva, kiu elfluas en riveron Målselva, kiu siavice elfluas en fjordon Malangen.
Altevatnet | ||
---|---|---|
baraĵlago | ||
Situo | Bardu, Troms, Norvegio | |
Ĉefaj elfluoj | Barduelva | |
Landoj de la baseno | Norvegio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 68° 29′ 39″ N, 19° 42′ 49″ O (mapo)68.49416666666719.713611111111 | |
Supermara alteco | 489 m | |
Surfaca areo | 80 km² | |
Maksimuma longo | 35 km | |
Maksimuma larĝo | 2 km | |
Akva volumeno | 1,027 km³ | |
Averaĝa profundo | 99 m | |
Pro la reguligado la surfaca nivelo varias inter 489 kaj 472 metroj kaj la maksimuma profundo inter 99 kaj 82 metroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.