Altaĵo de la Tri Krucoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La altaĵo de la Tri Krucoj (hispane Cerro de las Tres Cruces) estas unu el la plej gravaj montoj de Cali, ĝi lokiĝas en Montebello (Bela Monto), en la kampara areo en la municipo. Ĝi havas 1480 msm. En ĝia pinto oni trovas la monumento de la Tri Krucoj, polica stacio kaj kelkaj antenoj de telekomunikado. La grimpado komencas en loko nomata Altos de Normandía (Altaĵoj de Normandio), en la kvartalo Normandio; oni grimpas proksimume 480 metroj. Ĉiu semajno Sankta la parokanoj grimpas ĝis ĝia pinto kiel montro de sia kredo.
Altaĵo de la Tri Krucoj | |||
---|---|---|---|
Antikvaj Tri Krucoj sur la altaĵoj faritaj de giganta bambuo Amerika. | |||
monumento | |||
Alteco | 1 480 m | ||
Situo | Kaliurbo, Kolombio | ||
Montaro | Okcidenta Montoĉeno | ||
Geografia situo | 3° 28′ N, 76° 33′ U (mapo)3.4678638888889-76.545477777778 f4 | ||
| |||
La monumento oni komencis leviĝi en 1937, la skizoj kaj la konstruado estis laboro de la inĝeniero Argemiro Escobar kaj la subarkitekto Luis Felipe Perea.[1] La bazo havas 420 m², la centra kruco estas la plej granda per 26 metroj de alteco kaj 11 metroj de larĝeco, dume la lateraj krucoj havas 22 m de alteco kaj 8 m de larĝeco.
La monumento estis konstruita ĉar, laŭ la legendo, oni rakontas ke la diablo aperis en la altaĵo kaj malbenis al la loĝantoj de Cali, do, por rezisti ĉi malbeno pastro organizis la konstruado de la krucoj por enŝlosi al demono ene de la altaĵo mem. Unue estis el Gvadŭo (Giganta bambuo Amerika) sed poste oni anstataŭis ilin por la nunaj de cemento.