Alpamaĝo
monto en Peruo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alpamaĝo aŭ Alpamayo[1][2] (eble el keĉua allpa tero, mayu rivero,[3] "terrivero") aŭ Ŝujturaĥu[2] (en ankaŝ keĉua hujtu, ŝujtu svelta kaj longo, keĉua rahu neĝo, glacio, monto kun neĝo, "svelta kaj longa neĝo-kovrita monto")[4][5] estas unu el la plej videblaj montopintoj en la Blanka Montaro de la peruaj Andoj. Ĝi estas tiel nomita laŭ la rojo Alpamayo, kiu originiĝas je ties nordokcidento.[1]
Alpamaĝo | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
5 947 m | ||
Geografia situo | 8° 53′ S, 77° 39′ U (mapo)-8.8791666666667-77.653333333333 f4 | ||
| |||
Ĝi estas kruta (sesdek gradoj), preskaŭ perfekta piramido de glacio, unu el nombraj pintoj kiuj komponas la masivon Pukarahu, la plej norda masivo de la Blanka Montaro. Kvankam pli malgranda ol multaj el siaj najbaraj pintoj, ĝi estas distingebla pro sia malkutima formo kaj eksterordinara beleco. Ĝi fakte havas du akrajn montopintojn, Norda kaj Suda, separataj pere de mallarĝa kornica kresto.
En Julio 1966, la germana gazeto "Alpinismus", publikigis foton de Alpamayo farita de usona fotisto Leigh Ortenburger akompanita de artikolo pri esplorado inter montogrimpaj fakuloj, kiuj elektis Alpamayo kiel "La plej bela monto en la mondo".[6]