Almaraz de Duero
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Almaraz de Duero [almaRAZ deDŬEro] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Almaraz de Duero estas etimologie tradukebla al Kultivejo de la rivero Doŭro.
Almaraz de Duero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49180 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 393 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ N, 5° 55′ U (mapo)41.466666666667-5.9166666666667 [+] | ||
Alto | 716 m [+] | ||
Areo | 45,61 km² (4 561 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Almaraz de Duero [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 45,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 407 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 20 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Muelas del Pan, Zamora, Villaseco del Pan kaj Pereruela.
Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado (ceramiko, minejoj); en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1 175. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado). Servoj kiel dormurbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.