![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4e/Fula_jihad_states_map_general_c1830.png/640px-Fula_jihad_states_map_general_c1830.png&w=640&q=50)
Almamio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Almamio (aliaj skribmanieroj: Almaami, Almani) estis titolo de regnestroj en Okcidentafriko.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4e/Fula_jihad_states_map_general_c1830.png/640px-Fula_jihad_states_map_general_c1830.png)
En la 18-a kaj 19-a jarcento almamio estis la titolo de islamaj regnestroj-militestroj de la diversaj Fula-regnoj, inter ili la regnoj de Futa Toro (depost 1776), Futa Ĝalon, Masina, Sokoto, Bundu, Melakori, Safroko kaj la emirejo de Liptako.
La vorto devenas de la araba vorto Al-Imam aŭ Al-Imamu. Laŭ alia klarigo ĝi estas kuntiraĵo el la araba Amir al-Mu'minin ( أمير المؤمنين), kiu signifas: gvidanto de la kredantoj. Amir al-Mu'minin en la araba mondo estas la titolo de kalifo.
Almamio Samory Touré (1830–1900) estis la plej konata inter la samtitolanoj.
- Kategorio Almamio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)