From Wikipedia, the free encyclopedia
La Alkazaro de Gvadalaĥaro, aŭ en hispana Alcázar Real de Guadalajara, estas fortikaĵo de alandalusa deveno de la 9-a jarcento situa en Guadalajara (Hispanio), kiu iĝis laŭlonge de la tempo reĝa palaco, fabriko de teksiloj kaj kazerno.
Alkazaro de Gvadalaĥaro | ||
---|---|---|
Alkazaro [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Kastilio-Manĉo | |
Situo | Guadalajara (Hispanio) | |
- koordinatoj | 40° 38′ 18″ N, 3° 10′ 10″ U (mapo)40.6383-3.16944 | |
Alkazaro de Gvadalaĥaro | ||
Vikimedia Komunejo: Alcázar of Guadalajara [+] | ||
Tiu alkazaro formas fortifikitan areon de iom pli ol unu hektaro ĉe la ravino Alamín kaj ĉe la antikva ŝoseo de Madrido. Ekde ĝia deveno, ĝi okupas zonon ĉe la okcidenta enirejo de Guadalajara ĉe la pordego de Bradamarte kaj separas la metiistan kvartalon Alcallería aŭ Cacharrerías disde la cetero de la urbo. Ĝia ĉefa funkcio kiel alandalusa fortikaĵo estas protekti la enirejon al la urbo kaj vigli la pasadon laŭ la valo de la rivero Henares kaj la Campiña. Dum la kristana epoko ĝi plenumis la funkcion de reĝa palaco same kiel la Reĝaj Alkazaroj de Sevilo kaj de la Alkazaro de Kordovo, kiuj datas de la sama epoko, ĝis sia abandono kaj konverto, unue, en fabriko de teksiloj kaj, poste, en kazerno, lasta utilo kiun ĝi havis ĝis ĝi detruitiĝis definitive en 1936. Ekde 1998 okazis serio de elfosaĵoj kaj arkeologiaj studoj kiuj malkovris la diversajn tavolojn kaj areojn korespondajn al ĉiu epoko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.