Alkala ŝtonaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alkala ŝtonaĵo estas magma ŝtonaĵo, kiu havas grandan procentaĵon de alkalaj metaloj kaj malgrandan procentaĵon de SiO2. Petrografie ĉeestas foidoj apud feldspato kaj la manko de kvarco. Apud tio en alkalaj ŝtonaĵoj povas ekzisti kelkaj pliaj mineraloj: piroksenoj (ofte egirino, aŭgito, melilito), amfiboloj ekzemple riĥterito, kaersutito), olivino, glimo, granato kaj aliaj. Alkalaj ŝtonaĵoj povas formi kaj vulkanitojn, subvulkanitojn kaj plutonitojn. Ekzistas tre multaj specoj. La plej konataj estas bazanito, tefrito, esksito, fonolito, foid-sienito, melilitito, ŝoŝonito, nefelinito, havaitito, alkalibazalto, ankaramito, lamproito, lamprofiro kaj kimberlito.