From Wikipedia, the free encyclopedia
Alimoŝo, aŭ literumita Alimosho, estas administracia unuo ("Local Government Area") en Ikeja, Lagosa Ŝtato, Niĝerio. Ĝi estas la plej granda "LGA" en Lagoso, kun 1 288 714 loĝantoj, laŭ la oficiala popolnombrado de 2006 (tamen, la registaro de la Lagosa Ŝtato disputas la oficialajn nombrojn de la censo kaj postulas populacion ene de la "LGA" de pli ol 2 milionoj da loĝantoj).[1]
Alimoŝo | |||
---|---|---|---|
local government area of Nigeria (en) vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 456 783 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 37′ N, 3° 18′ O (mapo)6.61055555555563.2958333333333 [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alimosho [+] | |||
Alimoŝo estis establita en 1945 sub ankoraŭ brita regado kaj en la (iama) okcidenta regiono. La ĉefa popolo estas Egbadoj. La areo estas riĉa en kulturo, elstare menciindas la ĉiujaraj festivaloj e Oro, Igunnu kaj Egungun. La du ĉefaj religioj estas Islamo kaj Kristanismo. La joruba lingvo estas amplekse parolata en la komunumo. La akso de Alimoŝo estas la rivero Alaŝua, kiu estas inter Oki kaj Alaguntan en Alimoŝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.