Aliciklaj kombinaĵoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aliciklaj kombinaĵoj estas klaso de organikaj kombinaĵoj, kiuj estas ambaŭ alifataj kaj ciklaj kombinaĵoj, el kiuj ili nomiĝas. Ili enhavas unu aŭ plurajn karbonciklojn, kaj povas esti saturitaj aŭ nesaturitaj sed ne havas aromatan karakteron[1]. Aliciklaj kombinaĵoj povas havi aŭ ne havi alifatajn flankajn ĉenojn.
La plej simplaj aliciklaj komponaĵoj estas la unuciklaj cikloalkanoj (ciklopropano, ciklobutano, ciklopentano, cikloheksano, cikloheptano, ciklooktano, ktp). Iomete pli kompleksa estas duciklaj cikloalkanoj, kiuj inkludas dekalinon (duciklo[4.4.0]dekano). En tiu klaso troviĝas policiklaj cikloalkanoj kaj spiro-kombinaĵoj, pri kiuj du aŭ pluraj ringoj estas kunligitaj de nur unu karbona atomo.
La modalo kiel fermiĝas la ringoj por la formado de multaj aliciklaj kombinaĵoj povas esti antaŭdirita de la reguloj de Baldwin.
Otto Wallach, germana kemiisto, ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1910, pro sia laboro sur la aliciklaj kombinaĵoj. [2][3].