![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/59/Alice_Walker.jpg/640px-Alice_Walker.jpg&w=640&q=50)
Alice Walker
usona aŭtoro kaj aktivulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alice WALKER (naskiĝis la 9-an de februaro, 1944 en Eatonton, Georgio) estas usona verkistino kaj aktivistino pri paco kaj virinaj rajtoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Ŝi famiĝis ĉefe pro sia romano The Color Purple ("La Koloro Purpura"; 1982), kiu en la jaro 1983 ricevis du renomajn literaturpremiojn: la Premion Pulitzer kaj la American Book Award. En 1986 la verko aperis kiel filmo.