From Wikipedia, the free encyclopedia
La Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj (franclingve "Alliance des conservateurs et réformistes européens", anglalingve "Alliance of European Conservatives and Reformists" aŭ AEKR) estas dekstre centra kontraŭfederalista eŭropa politika partio. Ĝi estas ligita al la frakcio Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj (EKR) en la Eŭropa Parlamento kaj al la pensfabriko New Direction - Foundation for European Reform.
Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj | ||
---|---|---|
Eŭropa politika partio (2009–) | ||
Komenco | 1-a de oktobro 2009 vd | |
Antaŭe | Movado por Eŭropa Reformo vd | |
Lando(j) | Eŭropa Unio vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Ideologio | ||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Anna Fotyga (2020–) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Eŭropa politika partio | |
Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj | |
---|---|
france Alliance des conservateurs et réformistes européens angle Alliance of European Conservatives and Reformists | |
Eŭropa politika partio | |
prezidanto | Giorgia Meloni |
Ĝenerala sekretario | Daniel Hannan |
Fondiĝo | 2009 |
Ĉefa sidejo | Avenue des Gaulois 18 1040 Bruselo, Belgio |
Koloro(j) | blua kajblanka |
Ideologio | Konservativismo, eŭroskeptikismo, ekonomia liberalismo |
Eŭropa aliĝo | Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj |
Retejo | ecrparty |
La partio estis fondita la 1-an de oktobro 2009, post la kreo de EKR sekve de la eŭropaj balotoj de 2009. Ĝi estis oficiala agnoskita de la Eŭropa Parlamento en januaro 2010. Ĝi konsistas el 46 membroj el 54 de EKR, ok elektis ne partopreni.
Okaze de ĝia unua kongreso en Varsovio, la 8-an de junio 2010, la Reformista Partio de Demokratio Alternativo de Luksemburgo aliĝis al ĝi.
en la unua parlamenta periodo de ekzisto de la nova alianco, 2009 ĝis 2014
Partio | Lando | Nombro de Eŭropaj parlamentanoj |
---|---|---|
Liberecano, Rekta, Demokrata | Belgio | 0 |
Fólkaflokkurin | Ferooj | ne en EU |
kristane demokratia movado | Kartvelio | ne en EU |
hungara demokratia forumo | Hungario | 0 |
Sendependeca partio | Islando | ne en EU |
Movado de konservistoj kaj socialreformistoj | Italio | 1 |
Balota Kampanjo de la Poloj de Litovio | Litovio | 1 |
demokrata alternativa reformisma partio | Luksemburgo | 0 |
Juro kaj Justeco | Pollando | 19 |
Civita Demokrata Partio | Ĉeĥio | 2 |
Nova Respubliko | Rumanio | 0 |
Konservisma | Unuiĝinta Reĝlando | 19 |
Uniisma Partio de Ulster | Unuiĝinta Reĝlando | 1 (tiam la Briteliro de 2020 ankoraŭ ne efikis) |
Konservativa Civita Partio | Slovakio | 1 |
Partio por Justeco kaj Evoluo | Turkio | ne en EU |
Plie, la eŭropaj deputitoj Anna Rosbach (Danio), Lajos Bokros (Hungario), Roberts Zīle (Latvio, eksa partio Por Patrio kaj Libereco, jam malfondita partio-membro), Adam Bielan kaj Michał Kamiński (Pollando) en la unua parlamenta periodo de ekzisto de la nova alianco, do de ĝis 2014, estis membroj de tiu partio. La Konservativa Partio de Kanado estas asociita membro ekde novembro 2012.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.