![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c4/Ali_MacGraw_-_1972.jpg/640px-Ali_MacGraw_-_1972.jpg&w=640&q=50)
Ali MacGraw
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Elizabeth Alice MacGraw (1a de Aprilo, 1939) estas usona aktorino kaj aktivulino. Ŝi altiris atenton pro sia rolo en la filmo Goodbye, Columbus (1969), pro kiu ŝi ricevis la Oran Globon por la plej promesplena novulino. Ŝi populariĝis pro sia rolo en la romantika drama filmo Love Story (1970), pro kiu ŝi estis nomumita al Oskar-premio por la plej bona aktorinp kaj ricevis la Oran Globon por la plej bona dramafilma aktorino.
Ali MacGraw | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Elizabeth Alice MacGraw | |||||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1939 (1939-04-01) (85-jaraĝa) en Pound Ridge | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Tesuque vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Choate Rosemary Hall (en) ![]() Universitato Wellesley ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Steve McQueen (1973–1978) Robert Evans (1969–1972) ![]() | ||||
Infanoj | Josh Evans (en) ![]() ( ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ali MacGraw vd | ||||
Okupo | aktoro aŭtobiografo modelo filmaktoro televida aktoro ![]() | ||||
Laborkampo | Aktorado ![]() | ||||
Aktiva dum | 1968– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi revenis al stelulado en la populara agadfilmo The Getaway (1972). Ŝi ludis ankaŭ la protagonistinon en Convoy (1978) kaj aperis en la amafera sporta drama filmo Players (1979), la komedio Just Tell Me What You Want (1980), kaj en la historia novel-bazita televida serieto The Winds of War (1983). En 1991, ŝi publikigis membiografion, nome Moving Pictures.