Ali Farka Touré
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ali Ibrahim "Ali Farka" Touré [tuRE] (31a de Oktobro 1939 – 6a de Marto 2006)[1][2] estis kantisto kaj mult-instrumentisto el Malio, kaj unu el la plej internacie famaj muzikistoj el Afriko.[3] Lia muziko estas amplekse konsiderita kiel reprezentanta de kuniĝo de la tradicia Malia muziko kaj de ties Nordamerika parenco, nome bluso. La kredo ke tiu lasta estas historie derivita el tiu iame menciita estis respegulita per la ofte citita karakterizigo fare de Martin Scorsese de la tradicio de Touré kiel konstituanta "la DNA de bluso".[4] Touré estis rangigita la 76a en la listo de la gazeto Rolling Stone por "La 100 Plej Grandaj Gitaristoj Ĉiutempaj"[5] kaj la 37a en la listo de la gazeto Spin por la "100 Plej Grandaj Gitaristoj Ĉiutempaj".[6]
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Ali Farka Touré | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1939 (1939-10-31) en Timbuktuo |
Morto | 7-an de marto 2006 (2006-03-07) (66-jaraĝa) en Bamako |
Mortokialo | Osta kancero |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Malio |
Familio | |
Infano | Vieux Farka Touré (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto terkultivisto |
TTT | |
Retejo | http://www.worldcircuit.co.uk/#Ali_Farka_Toure |
Fermi