Algatocín
From Wikipedia, the free encyclopedia
Algatocín estas municipo hispana de la provinco Malago, Andaluzio, situanta oriente de la provinco en la Valo Genal, kie estas unu el la vilaĝoj kiuj kunformas la komarkon de la Montaro de Arundo. En 2012 ĝi havis 887 loĝantojn. Ties areo estas de 20 km² kaj havas densecon de 46,85 loĝ/km². Ties geografiaj koordenatoj estas 36º34' N, 4º16' O. Ĝi troviĝas situanta je alteco de 725 metroj kaj je 136 kilometroj de la provinca ĉefurbo, Malago.
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Algatocín | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 829 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 34′ N, 5° 17′ U (mapo)36.5726531-5.2754868 [+] | ||
Alto | 725 m [+] | ||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Algatocín [+] | |||
Fermi
Pro montara medio la naturo estas rimarkinda. Ekzemple pri birdoj videblas turfalkoj (Falco tinnunculus), najtingaloj (Luscinia megarhynchos), ruĝgorĝuloj (Erithacus rubecula), nizoj (Accipiter nisus), botagloj (Hieraaetus pennatus), kukoloj (Cuculus canorus), ktp.[1]