Alfredo Landa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfredo LANDA (Pamplono, Navaro, 3a de marto 1933-Madrido, 9a de majo 2013) estis hispana aktoro.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Alfredo Landa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alfredo Landa Areta |
Naskiĝo | 3-an de marto 1933 (1933-03-03) en Pamplono |
Morto | 9-an de majo 2013 (2013-05-09) (80-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | Alzheimer-malsano |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Fermi
Li estis ege populara en Hispanio dum la 1970aj jaroj, en rolo de sekse subpremita viro, kaj donis nomon al fenomeno, nomata landismo. Li poste disvolvis kinan karieron en seriozaj filmoj, kie li akiris grandan prestiĝon kaj sukceson, kaj ricevis premiojn interalie en la Festivalo de Cannes kaj du premiojn Goya al plej bonkvalita aktoro kaj honoran Goya-premion al sia tuta kariero.