From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfoz de Bricia [AlFOZ deBRIzja] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Alfoz de Bricia povas esti komprenebla etimologie kiel alfoz (historia teritorio) de Bricia, kiu estas unu de la loĝlokoj.
Alfoz de Bricia | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09572 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 71 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 54′ N, 3° 53′ U (mapo)42.896666666667-3.8791666666667 [+] | ||
Alto | 1 040 m [+] | ||
Areo | 52 km² (5 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alfoz de Bricia [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 73 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 71 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio estas formata de la jenaj loĝlokoj: Barrio de Bricia, Bricia, Campino, Cilleruelo de Bricia, Linares de Bricia, Lomas de Villamediana, Montejo de Bricia, Presillas, Valderías, Villamediana de Lomas kaj Villanueva-Carrales. Ĝi estas sude de la Baraĵlago de Ebro, lime kun suda areo de Kantabrio.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En frua Mezepoko okazis reloĝado. En tiu epoko oni konstruis enrokajn ermitejojn.
Kvankam la areo iam apartenis al Kantabrio, en la provinca restrukturigo de 1833 Kantabrio perdis Alfoz de Bricia, Alfoz de Santa Gadea, Valle de Valdebezana, Hoz de Arreba, Valle de Zamanzas kaj Valle de Mena.
Dum la Hispana Enlanda Milito tiu areo estis frontozono, pro kio okazis teruraj rezultoj kaj posta forta subpremado (20 ekzekutitoj) fare de la frankisma partio, kiu estis helpita de italaj aliancanoj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, popola arkitekturo kaj roka Ermitejo de Sankta Mikaelo en Presillas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.