Ales stenar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ales stenar (sveda esprimo, signifante ŝtonoj de Ale) estas megalita monumento en la komunumo Ystad de la regiono Skanio en suda Svedio. Ĝi konsistas el ŝtonŝipo 67 m longa formita el 59 grandaj rokoj el grejso, pezante ĝis 1,8 tunojn. Laŭ skania folkloro, la legenda reĝo, Ale kuŝas entombigita tie.
Rapidaj faktoj ŝtonŝipo, arkeologia loko [+], Supermara alteco ...
Ales stenar | ||
---|---|---|
ŝtonŝipo, arkeologia loko [+] | ||
Supermara alteco | 32 m ö.h. [+] | |
Koordinatoj | 55° 22′ 58″ N, 14° 3′ 16″ O (mapo)55.382714.0544 | |
Materialo | ŝtono [+] | |
Ales stenar | ||
Vikimedia Komunejo: Ales stenar [+] | ||
Fermi
La radiokarbona datado por organikaj restaĵoj donis sep rezultojn en la loko. Unu indikas, ke la materialo estas proksimume 5,500 jarojn malnova dum la ceteraj ses indikas daton antaŭ proksimume 1,400 jaroj. Ĉi-lasta estas konsiderita la plej verŝajna tempo por establo de Ales stenar. Tio lokus ties estiĝon direkte al la fino de la nordia ferepoko.