From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandr Fjodoroviĉ MOĴAJSKIJ (ruse Александр Фёдорович Можайский) (Kotka, 21-an de marto 1825 – Sankt-Peterburgo, 1-an de aprilo 1890) estis rusa mara subadmiralo, pioniro de la aviado.
Aleksandr Moĵajskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1825 en Kotka |
Morto | 20-an de marto 1890 (65-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Tombo | Smolenskoye Orthodox Cemetery (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Naval Cadet Corps (en) |
Familio | |
Patro | Fyodor Mozhaysky (en) |
Infano | |
Okupo | |
Okupo | military flight engineer (en) oficiro aerokosma inĝeniero |
Aleksandr Fjodoroviĉ Moĵajskij devenis el rusa nobla familio kun maristaj tradicioj. Lia patro estis Fjodor Tjimofejeviĉ Moĵajskij, admiralo de la rusa floto.
Moĵajskij ekoficiris en aĝo de 16 jaroj kaj atingis en 1881 la subadmiralan rangon. Li servis ĉefe en la Balta Maro. Li partoprenis en la ekspedicioj pri mapskizo de akvokolekta regiono de la Aralo kaj Amudarjo. Dum tiu ekspedicio, li ekinteresiĝis pri planado de la veturiloj.
Li esploris ekde 1876 pri flugmaŝinoj, pli pezaj ol la aero. Li iĝas en 1879 instruisto de kadeta lernejo, tio ebligas por li konsultadon kun plej elstaraj sciencistoj de Rusio. La aviadilo de Moĵajskij estis prezentita, provita la 20-an de julio 1882. La provflugon partoprenis reprezentantoj de la rusa armeo kaj la rusa inĝeniera asocio.
La aviadilon movis 10-ĉevalpova vapormaŝino. Post kiam ĝi atingis la necesan rapidon, deteriĝis kaj saltegis 20–30 metrojn en la aero. Dum alteriĝo, ties unu flugilo detruiĝis.
La precizaj planoj de la aviadilo ne postrestis, nur skizoj pretigitaj dum la prezentado kaj teksta priskribo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.