Aleksander Brzostowski
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksander Bolesław BRZOSTOWSKI [bĵostovski] (naskiĝis en 1848 en Ostroh, mortis en 1920 en Varsovio) estis pola esperantisto, ĵurnalisto kaj bibliotekisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Aleksander Brzostowski | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1848 (1848-04-01) en Ostroh |
Morto | 14-an de novembro 1920 (1920-11-14) (72-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Pollando ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto bibliotekisto bibliografo ![]() |
Fermi
Kun Esperanto li konatiĝis en 1887 kaj konsideris sin unua esperantisto en Polujo. Li estis la unua propagandisto de Esperanto en sia lando. Li estis aktiva organizanto; en 1909 li aranĝis faman Esperanto-ekspozicion en Częstochowa kaj ankaŭ en Varsovio en 1910. Dum sia tuta vivo li celis fondi Esperanto-muzeon en Varsovio. Li eldonis diversajn foliojn kaj broŝurojn pri Esperanto; la nombro de liaj artikoloj pri Esperanto superis 200.