![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Alcoutim_%2528Portugal%2529_%252822743253823%2529_%2528cropped%2529.jpg/640px-Alcoutim_%2528Portugal%2529_%252822743253823%2529_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Alcoutim
Municipo en Portugalio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alcoutim estas urbo en Portugalio apartenanta al la Distrikto Faro, regiono Algarve, kun ĉirkaŭ 2512 loĝantoj (2021).
Alcoutim | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Portugalio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8970 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 917 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 28′ N, 7° 28′ U (mapo)37.469972222222-7.4731111111111 [+] | ||
Alto | 193 m [+] | ||
Areo | 575,36 km² (57 536 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi estas sidejo de la Municipo Alcoutim kun 575,36 km² de areo kaj 2521 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas subdividita en kvar freguesias. La municipo limas norde kun Mértola, oriente kun Hispanio (El Granado, Sanlúcar de Guadiana kaj San Silvestre de Guzmán), sudoriente kun Castro Marim, sudokcidente kun Tavira kaj okcidente kun Loulé kaj Almodôvar. Ĝi estas ankaŭ unu el nur tri municipoj en la distrikto kiuj ne havas aliron al la maro.
Estas flosilo por pasaĝeroj por Sanlúcar de Guadiana, HIspanio, sed ĝi ne povas transporti vehiklojn. Laŭ ŝoseo la distanco inter ambaŭ loĝlokoj estas de 70 km.
Laŭ Adalberto Alves, en sia Dicionário de Arabismos da Língua Portuguesa, la deveno de la loknomo Alcoutim estas araba al-quṭamî, «reĝa falko».