hispana kantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Albert PLA i Álvarez (Sabadell, Katalunio; 22a de septembro 1966) estas hispana kaj kataluna kantoverkisto kaj aktoro. Li kutima kantas kaj katalune kaj hispane. Li estas ikonoklasta, sarkasma kaj polemikiga artisto, kiu celas provokon kaj cerbumadon.
Albert Pla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1966 (57-jaraĝa) en Sabadell |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Loĝloko | Sabadell |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto gitaristo diskografa artisto kantisto romanisto kantaŭtoro aktoro muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.albertpla.com/ https://www.albertpla.com |
Li kunlaboris kun prestiĝaj muzikistoj kaj kantistoj kiel Manolo Kabezabolo, Robe Iniesta (Extremoduro), Fermin Muguruza (Kortatu, Negu Gorriak), Quimi Portet (El Último de la Fila), Kase.O (Violadores del Verso), Quico Pi de la Serra, Kiko Veneno, The Kagas, Pascal Comelade kaj Diego Cortes inter aliaj; krome li omaĝis Pau Riba kaj Jaume Sisa ofte. Li kunlaboris ankaŭ kun Estopa en ties albumo, X Anniversarium.
Li ankaŭ kunlaboris en kinaj filmoj kiel Airbag, de Juanma Bajo Ulloa; A los que aman, de Isabel Coixet; Honor de cavallería, de Albert Serra kaj Murieron por encima de sus posibilidades, de Isaki Lacuesta. Krome li estis protagonisto de la teatraĵo Caracuero de Helmut Krausser je pli ol 150 ludoj. En decembro 2009 li estis protagonisto de la teatraĵo "Llits" (Litoj), en kiu li ludis rolon de akrobato Lectus.
Inter multaj polemikigas deklaroj li ofte asertis malamon esti hispana, kaj defendis sendependecon de Katalunio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.