Rivero Alagón
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Alagón estas la plej longa alfluanto (205 km) de la rivero Taĵo, inter la riveroj situaj en la hispana parto de la bazeno.
- Situo geografie: trapasas la regionojn de Kastilio-Leono (naskiĝo) kaj Ekstremaduro en Hispanio.
- Naskiĝo: Frades de la Sierra, (Salamanca)
- Enfluo: dekstre de la rivero Taĵo ĉe Alcántara.
- Alfluantoj: rivero Francia, rivero Sangusín, rivero Cuerpo de Hombre, rivero La Palla, rivero de los Ángeles, rivero Ambroz, rivero Jerte, rivero Árrago.
- Vilaĝoj trapasataj: Coria, Garcibuey, Ceclavín, Montehermoso.
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Fluo ...
Fermi
Ties akvokvanto estas rezervata de tri akvorezervejoj, ĉiuj en la provinco de Cáceres:
- "Gabriel y Galán", la plej enhava, kies celo estas rezervi akvon, reguligi la kvanton kaj generi elektron (110 MW).
- "El Pontón", en Guijo de Granadilla, kies celo estas generi elektron (52 MW).
- "Montehermoso-Valdeobispo", kies celo estas rezervi akvon por irigacio kaj generi elektron.