From Wikipedia, the free encyclopedia
IHÁSZ Aladár [pr. iha:s] estis rumanuja hungara aktoro, reĝisoro, dramverkisto naskiĝinta en Kiskunfélegyháza en 1886 kaj mortinta en Oradea en 1960. Lia frato estis Lajos Ihász, li estis la patro de aktorino Klári Ihász (1945- en Oradea).
Aladár Ihász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1886 en Kiskunfélegyháza |
Morto | 24-an de julio 1960 (74-jaraĝa) en Oradea |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1907) |
Familio | |
Patro | Aladár Ihász (en) |
Frat(in)o | Lajos Ihász |
Edz(in)o | Mária Lázár |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro dramaturgo |
Inter 1908 kaj 1916 li estis ano de Nacia Teatro de Koloĵvaro, poste li ludis en Budapeŝto en la Teatro Magyar kaj Teatro Művész, inter 1924 kaj 1936 denove en Kluĵo, inter 1936 kaj 1940 en Nacia Teatro (Szeged), ekde 1940 ĝis 1947 en la Operetoteatro (Budapeŝto), inter 1947 kaj 1960 en la teatro Nagyváradi Állami Színház Szigligeti Társulat de Oradea. Li reĝisoris plurajn spektaklojn en la Segedaj Liberaeraj Ludoj. Li verkis infanteatraĵon titolitan Árva kislány karácsonya (Kristnasko de orfa knabino), kiun prezentis la trupo de Kluĵo en 1929.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.