![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/79/LarkSparrow.jpg/640px-LarkSparrow.jpg&w=640&q=50)
Alaŭdopasero
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Alaŭdopasero aŭ Brunvanga pasero, Chondestes grammacus, estas specio de birdo de la familio de Pasereledoj. Ĝi estas monotipa en la genro Chondestes.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Alaŭdopasero | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chondestes grammacus (Say, 1823) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu paserina birdo reproduktiĝas en suda Kanado, multe de Usono kaj norda Meksiko. Ĝi estas multe malpli komuna oriente, kie ties teritorio estas malpliiĝanta. La populacioj de Meksikio kaj apudaj subŝtatoj de Usono estas de loĝantaj birdoj, sed aliaj birdoj estas migrantaj, kaj vintras en suda Usono, Meksikio kaj suden al Gvatemalo.
Ĝi estas tre rara vaganto en okcidentan Eŭropon, kun almenaŭ du akceptitaj vidaĵoj en Britio en 1981 kaj 1991.
La Alaŭdopasero estas distinga. Plenkreskulo havas tipe paserecan malhelstriecan brunan dorson kaj blankecajn subajn partojn escepte malhela centra punkto kaj iome pli sablokoloraj flankoj. La vangoj kaj kronoflankoj estas tre brunaj, kun blankaj mallarĝa centra kronostrio, larĝa superokula strizono al la kolflankoj, duoncirklo subokula kaj gorĝo kaj subvanga areo. Ankaŭ la anguloj de la malhela vosto estas blankaj. Nigraj estas la komenco de la kronostrioj, traokula strio kiu bordas sube la superokula strizono kaj mustaĉa strio kiu separas la centran gorĝon el la subvanga areo. La kruroj estas rozkolorecaj al oranĝecaj. La beko estas fortika ĉebaze kaj malhelgriza.
Junuloj de Alaŭdopasero estas pli senkoloraj, kaj ties subaj partoj estas striecaj.
La reprodukta habitato estas vario de malfermaj habitatoj inklude herbejojn kaj terkultivejojn. La Alaŭdopasero nestumas surgrunde, la ino demetas 3-6 ovojn en elherba tasforma nesto ŝirmita de herbotufo aŭ alia vegetaĵaro. La ovoj estas blankaj kun nigra fistrieco.
Tiuj birdoj manĝas surgrunde aŭ en malaltaj arbustoj. Ili ĉefe manĝas semojn, sed ankaŭ insektojn, inklude akridojn en la reprodukta sezono. Ili formas arojn por migrado aŭ dum vintro.
La kanto komponiĝas el du klaraj notoj sekvataj de miksaĵo de zumado kaj trilado. La flugalvoko estas fajna sit.