Princo al-Ŭalid bin Talal Al Saud, en aliaj lingvoj ankaŭ transskribite al-Walid aŭ Alwaleed aŭ simile, (arabe الوليد بن طلال بن عبد العزيز آل سعود, al-Ŭalīd ibn Ṭalāl ibn ʿAbd al-ʿAzīz Āl Saʿūd, naskiĝis la 7-an de marto 1955 en Ĝido) estas saudarabia entreprenisto, investisto kaj membro de la Sauda dinastio. Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estas inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 23,7 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 5-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj[1]). Kvankam li estas gvida nobelo de la dinastio reganta la landon, la magazino enprenis lin en la liston, ĉar oni konsideris ke li ricevis sian kapitalon ne pro heredo, sed pro entreprenado kaj investado. Tamen en la sekvaj jaroj ekde la jaro 2006 oni decidis tamen ne inkluzivi lin en la listo, kaj tiel li ekzemple mankas en la listo de 2010.[2]
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.