From Wikipedia, the free encyclopedia
Al-Musta'sim bi-llah (kompleta nomo: al-Musta'sim bi-llah Abu-Ahmad Abdullah bin al-Mustansir bi-llah; arabe المستعصم بالله أبو أحمد عبد الله بن المستنصر بالله; 1213 – Februaro 20a, 1258) estis la lasta abasida kalifo en Bagdado; li regadis el 1242 ĝis sia morto. Li estis envolvita en tapiŝo fare de la Mongoloj kaj premita ĝis morto fare de ĉevaloj.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Musta'sim (Kairo). |
Al-Musta'sim | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hulagu (maldekstre) enprizonigas la kalifon Al-Musta'sim inter liaj trezoroj por malsategi lin ĝis la morto. Mezepoka bildo el "Le livre des merveilles", 15-a jarcento. | |||||
Antaŭulo | Al-Mustansir (Bagdado) | ||||
Sekvanto | Al-Mustansir (Kairo) | ||||
Persona informo | |||||
المستعصم بالله | |||||
Naskiĝo | 1213 en Bagdado | ||||
Morto | 20-an de februaro 1258 en Bagdado | ||||
Mortis pro | Mortpuno vd | ||||
Mortis per | Besta atako kaj trampling (en) vd | ||||
Tombo | Al-Musta'sim Billah Mosque (en) vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Etno | arabo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Abasida Kaliflando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Abasidoj vd | ||||
Patro | Al-Mustansir vd | ||||
Patrino | Hajir (en) vd | ||||
Edz(in)o | Bab Bachir (en) vd | ||||
Parencoj | Al-Mustansir (patra onklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto kalifo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La 10-an de februaro 1258, Bagdado estis kaptita de Mongoloj estritaj de Hulegu, pranepo de Ĝingis-Ĥano, dum la sieĝo de Bagdado.[1] Multaj kvartaloj estis ruinigitaj per incendioj, la sieĝo mem aŭ rabado. La Mongoloj masakris plej el la urba loĝantaro, inklude la kalifon Al-Musta'sim, kaj detruis grandajn partojn de la urbo. Ankaŭ la kanaloj kaj digoj kiuj estis forminta la urban sistemon de irigacio estis same detruitaj. Dum tiu tempo, en Bagdado, kristanoj kaj ŝijaistoj estis tolerataj, dum sunaistoj estis traktataj kiel malamikoj.[2] La rabado de Bagdado metis fino al la Abasida Kaliflando, frapego el kiu la Islama civilizo neniam refortiĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.