From Wikipedia, the free encyclopedia
La akvovojo Havel-Odro - germane Havel-Oder-Wasserstraße, mallongigo HOW, prononco pli-malpli [Hafl-Oda-Vasaŝtrase] - estas akvovojo en orienta Germanio, kiu etendiĝas de la Berlina urbodistrikto Spandau okcidente ĝis la komunumo Hohensaaten ĉe la germania-pola limo oriente. Sume la akvovojo longas 92,87 kilometrojn. Plejparte la vojo estas parto de la germania federacia lando Brandenburgio, malpligrandparte ankaŭ de la federacia lando Berlino.
La akvovojo konsistas el
kun la kvin kluzoj
kaj la lago Tegeler See.
La akvovojo ligas la riveron Odro en oriento kun Havel en okcidento. Okcidente de la rivero Havel, la kanalo Mittellandkanal plu daŭrigas la akvovojon al okcidenta Germanio kaj tra la Dortmund-Emso-Kanalo kaj riveroj Emso norde kaj Rejno sude ebligas ŝipadon al Nederlando kaj la Norda Maro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.