From Wikipedia, the free encyclopedia
Akvokondukilo estas tubaro, tra kiu oni irigas fluon de akvo por provizi domon, urbon ks. Tubaro estas ofte farita el polivinil-klorido (PVC/uPVC), muldebla fero, ŝtalo, gisfero, polipropileno, polieteno, kupro aŭ (antaŭe) plumbo, kiu portas premtruditan kaj traktitan freŝan akvon al konstruaĵoj (kiel parto de urba akva sistemo), tiel kiel en la konstruaĵo.[1]
Por multaj jarcentoj, plumbo estis la preferita materialo por akvotuboj, ĉar ĝia duktileco faris ĝin praktika por labori en formo. Tio ĉi estis fonto de plumborilataj sanproblemoj en la jaroj antaŭ la kontraŭsanaj danĝeroj enstomakigi plumbon estis plene komprenita; inter ĉi tiuj estis fetomortoj kaj altaj indicoj de infana mortado. Plumbaj akvotuboj estis ankoraŭ komune uzitaj fine de la 20a jarcento kaj restis en multaj familioj. Plumbo-stana alojo lutaĵo estis ofte uzita kiel aliĝo al kupraj tuboj, sed modernaj praktikoj uzas stan-antimonan alojan lutaĵon por aligi kupron por elimini plumbajn danĝerojn.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.