From Wikipedia, the free encyclopedia
Ordinara akvokaŝtano, dolĉa akvokaŝtano aŭ ĉinia akvokaŝtano (Eleocharis dulcis) estas plantspecio el la familio de la Ciperacoj (Cyperaceae). La akvokaŝtano havas sian nomon pro la simileco de ĝia manĝebla tubero kun la kaŝtano. Ĝi absolute ne estas parenca al ĝi. Similas ankaŭ la frukto de la akvonukso (Trapa natans).
akvokaŝtano | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Eleocharis dulcis (BURM.F.) TRIN. ex HENSCH. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La akvokaŝtano estas planto kiu vivas en akvo. Ĝi formas kvar ĝis ses starantaj, kavaj tigoj, kiuj kreskas ĝis 1,5 m alte . Ili havas la formon de folioj. La diametro estas 3 ĝis 7 mm. La veraj folioj estas reduktitaj al tri ĝis kvar bazaj foliingoj de bruna ĝis nigra koloro. La malgrandaj floroj staras terminale ĉe la tigoj en cilindra, 1,5 ĝis 4 cm longa kaj 6 ĝis 7 mm larĝa spiko. La frukto estas nuksetoj. La radikoj konsistas el dratecaj rizomoj, ĉe kies fino kreiĝas ĉ. 2,5 ĝis 4 cm granda, subgrunda tubero. La interno de la tubero estas blankeca. Ĝi havas akvoenhavon de ĉ. 80 % kaj estas kovrata de ĉ. 0,75 mm dika skvama ŝelo. Ĉe la tubero troviĝas konusformaj burĝonoj.[1][2]
La tubero estas manĝata de kelkaj akvobirdoj, ekzemple de la piga ansero (Anseranas semipalmata).[3]
La akvokaŝtano treege taŭgas por kuiri kaj ne perdis post longa kuirado sian konsistencon. La blanka karno havas dolĉan guston. La tubero estas senŝeligata kiel pomo. Multaj kuiritaj aziaj manĝaĵoj enhavas akvokaŝtanojn. Atentu kiam ĝi estas manĝata krude. Je la surfaco troviĝas relative ofte speco de hirudo (Fasciolopsis buski) kiu malsanigas homon kaj porkon per cerkariojn.[4]
La amelo el sekigitaj tuberoj estas uzata en Ĉinujo por fari dolĉan trinkaĵon, la fojno de la planto estas uzata por pleki matojn, korbojn kaj ĉapelojn.[2]
La akvokaŝtano estas kultivata en starantaj akvejoj en Tajlando, suda Ĉinujo, Tajvano, Japanujo,[1] Filipinoj kaj Hindujo. La kultivado ekster tiu regiono estas ekstreme komplika, ĉar la akvokaŝtano bezonas certan helan kaj malhelan takton, kiu nur troviĝas proksime de la ekvatoro.[1]
La tutmonda produktado malkreskis meze de la 1990aj jaroj. Tiam oni ekzemple rikoltis en Japanujo en la jaro 1984 nur 1600 tunoj, dum en 1992 oni rikoltis 1200 tunoj, en Tajvano la rikolto malkreskis de 1200 tuno en la jaro 1992 al nur 860 tunoj en la jaro 1995..[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.