From Wikipedia, the free encyclopedia
Akvofalo de Juraňov torento (slovake Vodopád Juráňovho potoka) estas akvofalo en Juráňova Valo (slovake Juráňova dolina), kiu estas norda valo en montaro Okcidentaj Tatroj en distrikto Tvrdošín en Slovakio. Ĉi tiu valo troviĝas proksime de slovaka-pola limo sub la ĉefa tatra montoĉeno sub la monto Bobrovec. Sur la teritorio de valo troviĝas nacia natura rezervejo. Tuta teritorio apartenas al vilaĝo Vitanova kaj troviĝas sur la teritorio de Nacia parko Vysoké Tatry, kiu estas la plej malnova nacia parko en Slovakio. La akvofalon kreas Tomanovský torento (slovake Tomanovský potok), kiu apartenas al riverbaseno de Orava kaj estas en la alteco 900 m.s.m. La torento fluas tra 4 km longa valo kaj kreas akvofalon en suba parto de valo. Deveno de akvofalo estas tektonika en kalkoŝtono sur kontakto de rokaĵoj kun diversa grado de rezisto al akva erozio.
Akvofalo de Juraňov torento | |||
---|---|---|---|
akvofalo | |||
Lando | Slovakio | ||
Rivero | Juraňov torento | ||
Montaro | Okcidentaj Tatroj | ||
Parto de lando | Norda Slovakio, Distrikto Tvrdošín | ||
Alteco | 1,5 m | ||
Alto super la marnivelo | 900 m | ||
Geografia situo | 49° 16′ 0″ N, 19° 46′ 0″ O (mapo)49.26666666666719.766666666667 | ||
| |||
Kvanto de ŝtupoj | 1 | ||
Larĝeco | 1 m | ||
Speciala protektado | Nacia naturrezervejo Juráňova dolina | ||
Aparteno al proktekita areo | Nacia parko Vysoké Tatry | ||
Akvofaloj en Slovakio | |||
Nuntempe akvofalo estas rekte alirebla per ruĝmarkita turistapiedvojo de Oravice, kiu poste kuniĝas kun verdmarkita piedvojo sur monto Bobrovec (pl: Bobrowiec).
Paĝaro de Stata protekto de naturo de Slovakio pri slovakaj akvofaloj (slovake):
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.