Akvodismeto
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La akvodismeto, aŭ pli simple dismeto, estas la pezo de la akvo dismetita de flosanta ŝipo kaj sekve la pezo de la ŝipo mem. Per aliaj vortoj, la ŝipkorpo enmergiĝas en la akvon ĝis certa profundeco kaj kaŭzas elpuŝon de certa kvanto de akvo. Tiu forpuŝita pezo de akvo estas nomita akvodismeto. Ĉe neŝanĝa ŝipopezo ĝia akvodismeto estas konstanta; ĝi povas ŝanĝiĝi nur en akvo de alia specifika pezo, ekz. en nesala akvo la ŝipo enakviĝas pli profunde ol en sala.
La plendismeto estas la dismeto de ŝipo plene ŝarĝita. La senŝarĝa dismeto estas la dismeto de la nura ŝipŝelo kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.