From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ecoj de la akvo kaj ĝia granda signifo en la vivanta naturo faras ĝin unu el la plej gravaj substancoj de la Tero. Tiuj fizikaj, kemiaj, elektraj kaj optikaj ecoj baziĝas sur la konstruo de la akvomolekulo kaj la el ĝi rezultantaj ĉeniĝoj kaj interefikadoj inter la akvomolekuloj per hidrogenaj pontoligoj, elektraj dipolaj fortoj kaj pliaj fortoj, ekzemple la forto de Van-der-Waals.
La fortoj ĉi tie klarigataj koncernas, se ne indikite alie, la akvon kiel pursubstancon, do sen solvitaj substancoj. En la naturo ne troviĝas akvo en tiu formo. Puran akvon oni produktas en laboratorio, plejparte per distilado, kaj oni nomas ĝin pro tio distilita akvo. Per la solvado de aliaj substancoj okazas ŝanĝiĝoj de la ecoj de la akvo. Pro tio la ĉi tie indikitaj donitaĵoj nur tre limigite validas por la akvo en la naturo trovita.
Sub normala aerpremo (1 atm) akvo havas sian plej grandan densecon de 1.000 kg/kuba metro ĉe 3,98 °C - kaj tiel montras densanomalion.
La kemia formulo de akvomolekulo estas H2O, ĝi difinas la puran akvon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.