Akrabeka birdo aŭ akrabekulo (Oxyruncus cristatus) apartenas al ordo de paseroformaj birdoj (Passeriformes) kaj sola specio de akrabekuledoj (Oxyruncidae); ĝi estas proksima parenco de tiranedoj (Tyrannidae). La birdo vivas en la tropika praarbaro, en disaj populacioj de Kostariko ĝis Paragvajo.
Akrabeka birdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi longas ĉ. 16 cm, havas mallongajn krurojn, la flugiloj kaj la vosto estas longeta, la beko estas akra kaj pinta. Ĝia dorso estas pale verd-bruna, la ventra parto estas flavblanka kun malhelaj makuloj kaj strioj. Ĝia starigebla kristo konsistas el ruĝaj plumoj.
La plilongiĝintajn naztruojn kovras lobo, kiel ĉe la kovrit-bekuloj (tapakuloj). Ĝi serĉas insektojn per sia akra kaj pinta beko en la sulkoj de la arbotrunkoj.
Oni ankaŭ povas nomi akrabekulo la birdon Heliobletus contaminatus (Furnariidae-familio). Tiu ĉi birdo vivas en la orienta parto de Sud-Ameriko kaj predas insektojn sur flusanta arbotrunko. (Arboĉasa akrabekulo)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.