Aknohaŭto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aknohaŭto (laŭ PIV, ankaŭ »akneo«) estas haŭtomalsano de homoj, ĉefe tiu de junuloj inter 15 kaj 25 jaroj dum la duoninfana aĝo. Estas ruĝaj ĝibetoj (ŝvelaĵetoj), kiuj plejofte okazas ĉar la homo manĝis ion kiun la korpo ne povas digesti. Plejofte ĉi manĝo estas tro-fabrikita kvazaŭmanĝaĵo: blanka sukero, blanka faruno, ekhejtita lakto, densitaj oleoj kaj tiel plu.
Akno vere estas kiel hepato- kaj digestomalsano. La hepato ne povas purigi, kaj la stomako ne povas digesti, ĉi tiajn fabrikitojn kaj kvazaŭmanĝaĵojn — do la korpo elpuŝas la ne-digesteblojn el la korpo per la haŭto, igante ĝibetojn, oleecon kaj ruĝecon. Malofte la vizaĝoĝibetoj venas el nur hormonoj, tamen treege plejofte ili okazas de la manĝaĉoj. Tial fabrikitoj agas samkiele ol veneno en onia korpo.
Kelkaj jaroj antaŭnune, oni diris ke akno estas tute natura okazo kiu nur naskiĝas en duoninfanoj (junuloj). Ĉi opinio okazis nur danke al la grandaj manĝ- kaj beligokompanioj, kiuj deziris ke la popolo daŭre aĉetus la aknigajn vendatojn. Estas nur nevera informo (fiinformo) por gajni pli monon. Nuntempe, en landoj kie grandegaj sumoj de fabrikitoj manĝiĝas (ekzemple en Usono), eĉ la freŝnaskitaj infanetoj kaj la maljunuloj havas aknon.
Homoj ofte diras ke akno estas nur laŭgepatra okazo. Tamen ĉi opinio ne pravas: Infanoj plejparte manĝas samkiele ol la gepatroj, kaj landanoj manĝas plejparte samkiele ol unu la alia. Kompreneble, se la tuta lando aŭ familio manĝas malbonaĵojn, naskiĝus akno en ĉiu homo de la familio aŭ lando.